Muzeo

Aldo Grassini kaj Daniela Bottegoni palpantaj

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero tra pasinteco, nuno kaj estonto.

La ideo

En 1985 du nevidantaj homoj, Aldo Grassini kaj lia edzino Daniela Bottegoni, vojaĝantoj, esperantistoj kaj amantoj de arto, lacaj pro la “malpermeso tuŝi” reganta en muzeoj de la tuta mondo, ekhavas ideon: krei muzeon, kie ĉio estos palpebla.

La fondo

En 1986 la ideo akiras subtenon de Rosa Brunori Ciriaco, tiama estraranino de Regiono Markio, en la fako de Socialaj Servoj. Post jaroj de petoj kaj kunvenoj, la 29-an de Majo 1993 la Komunumo Ankono, kun la kontribuo de la Regiono Markio kaj inspirite de la Itala Blindulunuiĝo, starigas Muzeon Homeron, kiun ĝi inaŭguras en tri klasĉambroj de la elementa lernejo Carlo Antognini de Ankono kun 19 gipsaj kopioj de klasika skulptarto kaj arkitektura maketo. Poste la Muzeo translokiĝas kun pli ampleksa kolekto al alo de la ankona lernejo Donatello, sur strato Tiziano. Sergio Rigotti, lernejestro de la urba Arta Instituto “Edgardo Mannucci” havis fundamentan rolon en la elekto de multaj verkoj nun ekspoziciataj kaj estis poste dum pluraj jaroj membro de la Konsulta Komitato.

Ŝtata Muzeo

En 1999 la itala Parlamento titolas ĝin Ŝtata Muzeo per la leĝo n-ro 452 de la 25-a de Novembro 1999, agnoskante ĝian unikan valoron je nacia nivelo. Celo de la Muzeo, kiel asertas la artikolo 2 de la supre citita leĝo, estas “antaŭenigi la kreskon kaj kulturan integriĝon de vidhandikapuloj kaj disvastigi inter ili la konon de la realo”. Tamen, jam ekde sia origino, la Muzeo volas esti ne loko rezervita al nevidantoj, sed senbarila kultura spaco plaĉa kaj fruktodona por ĉiuj.

Surbaze de la konvencio subskribita de la Komunumo Ancona kaj de la Kulturministerio (3a de Aŭgusto 2001, modifita la 22an de Februaro 2002, renovigita la 15 decembro 2022) kaj de la sekva reglamento la Muzeon regas Direkta Komitato kun kvinjara mandato, subtenata de Konsulta Komitato.

En Mole Vanvitelliana

En la somero 2012 la Muzeo translokiĝas en Komplekson Vanvitelli de Ankono, sia definitiva sidejo, okupante spacon de ĉ. 3000 kv. m sur kvar etaĝoj, igante ĝueblaj parton de la kolekto sur la unua etaĝo, la didaktikajn laborejojn, la oficejojn, la konferencan ĉambron, la Dokumentan Centron kaj aliajn ekspoziciajn spacojn por ekspozicioj kaj eventoj.

Ekde Septembro 2017 estas fine ekspoziciata la tuta kolekto sur la etaĝoj dua kaj tria de la Komplekso, kie nun estas ĝueblaj pli ol 200 verkoj, ampleksantaj gipsajn kaj rezinajn kopiojn de klasikaj ĉefverkoj, arkitekturajn maketojn kaj nuntempajn originalajn skulptaĵojn. La ejoj estas definitivaj, la aranĝo estas ankoraŭ provizora.

La 29-an de Majo 2018 la Muzeo festis siajn unuajn 25 jarojn kun kelkaj el la ĉefaj protagonistoj de sia historio kaj honormemoris Roberto Farroni, direktoro de la Muzeo de 2002 ĝis 2011.

La 18-an de Decembro 2021 estos inaŭgurita la kolekto Design: nova spaco interne de Komplekso Vanvitelli konceptita akorde kun la filozofio de Muzeo Homero kiel loko de plursensa spertado kie ekkoni 32 reprezentajn verkojn de la itala dezajno. Nova spaco donacita de la asocio “Por la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ODV-ETS”.

Venonta etapo: nova kaj definitiva aranĝo de la kolekto kun vizitvojo noviga, plursensa kaj teknologie avana.

Pliaj informoj

La Muzeo estas parto de la Regiona Direkcio de la markiaj muzeoj de la Ministerio pri Kulturo ekde la 23-a de Decembro 2014.

Ekde la 13-a de Julio 2017 la Prezidanto de Muzeo Homero, Aldo Grassini, estas ano de la Laborgrupo starigita de la Direkcio de Muzeoj de la Kulturministerio por la difino de preskriboj por la venko de kulturaj, kognaj kaj psikosensoraj baroj en la kulturlokoj de ministeria kompetenteco (direkcia dekreto de la 27-a de Junio 2017). La grupo difinis la gvidliniojn por la redakto de la plano por la forigo de arkitekturaj bariloj (P.E.B.A.) aperinta la 6-an de Julio 2018.

Ekde la 20-a de Aŭgusto 2018 la Muzeo estas kvalifikita instanco por formado de docentoj laŭ la Ministeria Direktivo 170/2016 de MIUR, Departemento por la eduka sistemo de instruado kaj formado, Ĝenerala Direkcio por la lerneja personaro.

La 19-an de januaro 2024, la Museo Omero subskribis interkonsenton kun la Heritage International Institute, nova centro de akademio, kulturo, kaj arto de internacia ekcelo subtenata de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj Internacia Kunlaboro.

La Kolekto de Dezajno de la Muzeo estis inkludita en la ADI Design Index 2022 kaj 2023, kaj do estas kandidato por la 28-a Compasso d’Oro.