La estonta aranĝo

manoj tuŝantaj la Flugilan Venkon de Samotrako

La projektata nova Palpsenta Muzeo celas esti ejo de profunda kultura entrepreno enhavanta la eblecon ĝui artverkojn fare de nevidantoj, sed prezentanta al kiu ajn vizitanto oportunon por pripensado de sia sensa rilato kun la medio.
La nova aranĝo baziĝas sur temaj kriterioj, prezentante ampleksajn eblojn de profundigo de la sciencaj aspektoj de perceptado kaj sensado., kun aparta atento al valoroj de palpsenta sperto, laŭ plena kongruo kun la celoj de la Muzeo. La aranĝo realigas sperto-vojon kapablan impresi vizitanton je niveloj sensa, kogna, emocia kaj socia, utiligante ankaŭ plurmediajn kaj interagajn teknologiojn povantajn komuniki kompleksan enhavon en simpla, efika kaj amuza maniero, adaptiĝante al la bezonoj de vastaj zonoj de la publiko.
En ĉiuj fakoj troviĝas ŝildoj kaj didaktikaj paneloj brajle kaj vidulskribe, bildoj, reliefaj orientiĝaj mapoj kaj podioj por palpesplorado.
Por ke ĉiu vizitanto povu ĝui sperton laŭ propraj bezonoj kaj preferoj, disponeblos klasiga rimedo ĉe la eniro kaj lokaliza sistemo por gvidado de nevidantoj dum memstaraj vizitoj.

La spacoj

Sur la unua nivelo de la muzea sidejo, okupante tutan flankon de la kvinrlatero de Komplekso Vanvitelli, kun enirejo sur la interna korto, troviĝos la nova ekspozicia vojo de la konstanta kolekto, krom la servoj de akceptado de la publiko: informejo, biletejo, garderobo, librejo.
Sur la subplafona planko estos krome loko por dumtempaj ekspozicioj kaj malgranda konferencejo (90 lokoj).

La kolekto

La ekzistanta kolekto, kiun pliriĉigos aĉetado de novaj verkoj por kompletigi la laŭtemajn fakojn, enhavas:

  • Pli ol 100 reproduktaĵojn de ĉefverkoj de antikva kaj moderna skulptarto (itala kaj eŭropa), kopiojn kaj muldaĵojn el gipso aŭ rezino, preskaŭ ĉiujn je originala grandeco, elstare realigitaj;
  • pli ol 90 originalajn skulptaĵojn de la deknaŭa jarcento kaj nuntempajn, elektitajn laŭ aŭtora valoro, esprimaj karakteroj kaj tiflologiaj kvalitoj: altvalora kolekto daŭre evoluanta, kiu inkludas famajn artistojn naciajn kaj internaciajn;
  • 22 arkitekturajn maketojn; originalajn arkeologiajn trovaĵojn diversspecajn kaj diversepokajn disponigitajn de la
  • Arkeologia Intendanto de Markio.

La ekspozicia vojo

Kerno de la nova ekspozicia programo estas la valoro de palpsento kaj la malkovro de la potencialo de propraj sensoj. Determinantaj estas do ne plu la arthistoriaj kategorioj sed aliro, kies fokuso estas perceptado kaj sensado.

La nova projekto sekvas laŭteman kriterion kaj prezentas kvar ĉefajn fakojn:

1) Enkonduko al muzeo kaj neŭropsikologiaj aspektoj de perceptado
Ekirante de pripensado de nia rilato kun la medio tra la sensoj, oni proponas diversajn spertojn kun la celo estigi en la vizitanto pli grandan konscion pri la problemaj aspektoj en la ĝuado de arto per la diversaj sensoj kaj pli ĝenerale en la kogna, emocia kaj afekcia rilato kun la medio.

2) La krea ago de arto-farado kaj la materialo de arto
Dediĉita al la krudmaterialo de arto: metalo, argilo, ligno, ŝtono, vitro inspiras la sentemon de la artisto kaj trudinfluas ties krean procedon, kaj tio veras ankaŭ ĉe artistoj kun sensaj handikapoj. Tiu fako do ekspozicias ankaŭ verkojn de nevidantaj artistoj dela pasinteco kaj de la nuntempo, de skulptarto ĝis fotografio.

2) Michelangelo Pistoletto kaj la poetiko de forĵetaĵoj
Surbaze de la valoro de la venko de handikapoj per plursensa esplorado por konstrui novajn manierojn de ekkona esploro, la Muzeo alfrontas la temon de “forĵetaĵoj” en arto kiel valoron kaj novan oportunon por estigo de nova arto en la fluo de malriĉa arto kaj lige kun unu el ĝiaj plej grandaj reprezentantoj, Michelangelo Pistoletto, elstarigante la grandan instalaĵon “L’Italia riciclata” el la venecia Bienalo de 2012. En la sama ejo estos krome aranĝita deponejo, plene videbla, kie oni ekspozicios ĉiujn verkojn (kopiojn, maketojn kaj originalojn), Kiuj ne trovis lokon en la laŭtemaj fakoj.
Tiu ejo estas ligilo inter la parto de la vojo dediĉita al analizo de la funkciado de la sensoj kaj de la diversaj perceptoformoj, kaj tiu de la ekspoziado de verkoj pli strikte ligitaj al la grandaj temoj de arto.

4) La artformoj: de la memo korpa al la memo rilata
La lasta fako de la Muzeo enhavas kopiojn, arkitekturajn maketojn kaj originalojn laŭteme ekspoziciatajn, kies fokuso estas la koncepto pri la propra korpo, ekde la sperto pri si mem, pri sia rilato al spaco kaj al aliuloj.
Esplorinte la koncepton pri ĉirkaŭkorpa kaj eksterkorpa spaco, la vojo prezentas Komparon inter anatomio kaj arkitekturo, ambaŭ kompleksaj organismoj.
Sekvas transiro de la korpa memo al la rilata memo, kie la korpo iĝas arta objekto en sia rilato kun aliuloj kaj kun la medio.
La fako esploras krome la rilatojn inter homo kaj bestoj, la afekciajn kaj amajn ligojn, la rilatojn al muziko kaj danco, atingante la liberiĝon de la fizika korpo pere de sonĝo kaj flugo.