Principaro pri Kuketoj

Kuketo estas malgranda teksta dosiero registrata en via aparato kiam vi vizitas retejon. La kuketoj ebligas identigi vian aparaton. La kuketoj estas utiligataj por parkerigi statajn informojn kiam vi krozadas sur malsamaj paĝoj de retejo kaj pli poste revenas al la retejo. La kuketoj enhavas nenian personan informon nek povas esti utiligataj por plenumi programojn aŭ infekti per virusoj vian komputilon.

Tipologio de Kuketoj

  • Propraj Kuketoj kaj Kuketoj de Triuloj
    La Kuketoj, kiujn ni sendas al via aparato pere de nia retejo, estas difinitaj propraj kuketoj. Propraj kuketoj estas kuketoj, kiuj apartenas al la retejo, kiu kreis ilin. La utiligo de tiaj kuketoj ebligas al ni funkciigi la retejon en efika maniero kaj skizi la kondutajn modelojn de la vizitantoj de la retejo. Ni permesas ankaŭ al triuloj sendi kuketojn al via aparato. La diferenco inter propra kuketo kaj kuketo de triuloj koncernas la regadon fare de la subjekto, kiu sendas la kuketon. Kvankam ni permesas al truloj aliri la retejon por sendi la kuketojn al la aparato de la uzanto, ni ne havas la regadon super la informoj liveritaj de la kuketoj kaj ne havas aliron al tiuj donitaĵoj.
  • Sesiaj Kuketoj kaj Daŭraj Kuketoj
    Nia retejo povas sendi al via aparato sesiajn kuketojn kaj daŭrajn kuketojn. Dum la diferenco inter propra kuketo kaj kuketo de triuloj koncernas la subjekton, kiu regas la komencan sendon al via aparato, la diferenco inter sesia kuketo kaj daŭra kuketo koncerrnas la malsaman tempospacon, dum kiu kuketo agadas. Sesiaj kuketoj estas kuketoj, kiuj propre daŭras ĝis vi fermas vian serĉilon. Kiam vi finas vian serĉilan sesion, kuketo senvalidiĝas. Daŭraj kuketoj, kiel indikas la nomo mem, estas konstantaj kuketoj, kaj daŭre agadas post kiam vi fermis vian serĉilon. Tio ebligas pli rapidan kaj facilan aliron al nia retejo. Ekzemple, daŭra kuketo, kiun nia retejo legas el via aparato, estas la lingvo elektita por krozado. Post la sendo de la kuketo, tio ebligas, ke okaze de viaj estontaj aliroj al la retejo vi estu aŭtomate adresita al la elektita lingvo.
  • Kuketoj kaj Aliaj Teknologioj
    Nia retejo povas sendi al vi kuketojn kaj similajn teknologiaĵojn en pluraj manieroj kaj por pluraj celoj. Generale, tio utilas: por simpligi vian uzadon de nia retejo kaj de niaj Servoj; por kontroli, analizi kaj plibonigi la funkciadon kaj la efikecon de nia retejo kaj de niaj Servoj.

Ni intencas esti travideblaj kaj klaraj pri kondiĉoj kaj celoj de nia utiligo de kuketoj kaj aliaj teknologioj.

Kiel malfunkciigi la kuketojn en via serĉilo

  • Se vi deziras bloki la utiligon de la kuketoj, vi devas modifi la rajtigojn en la aranĝo de via serĉilo. Se vi blokas la kuketojn en la serĉilo, via aparato ne estos identigita kiam vi vizitas nian retejon. Tamen ni memorigas, ke blokante la kuketojn vi povus ankaŭ bloki kelkajn funkciojn de nia retejo, kaj do malebligi ĝian korektan funkciadon.