Alirebleco

Mano tuqanta brajlan slipon

Kontaktulo pri alirebleco: Andrea Socrati.
Email: andrea.socrati@museoomero.it Tel. +39 071 28 11 935.

Komplekso Vanvitelli

Estas surakva konstruaĵo de la deksepa jarcento ligita al la marbordo per tri pontoj. Du estas la enirejoj al la korto de ĉi tiu eksa lazareto: la ĉefan oni atingas laŭ la direkto Dogana, proksime de Porta Pia; la duaranga, en la areo de la fiŝbazaro (Mercato del Pesce) havas grandan feran barilon.

Tiuj, kiuj havas marŝmalfacilaĵojn, povas enveturi Komplekson Vanvitelli, kie disponeblas tri parklokoj por veturiloj dediĉitaj al transporto de handikapuloj. Por apartaj bezonoj oni povas kontakti la gardoservon de la parkejo ĉe n-ro 333 61 66 89 8.
La Komplekso estas pavimita per ŝtonbloketoj, sed estas alirebla per handikapulveturiloj.

Museo Homero

La Muzeo havas du enirejojn en la korto de la Komplekso: la ĉefa estas atingebla per monumenta ŝtuparo, la alia havas lifton.

La kolekto Design estas nova muzea parto interne de la Komplekso, ĉe la enirejo Mandracchio (vide indikata de la ferkrado kaj de la Ruĝa Ĉevalo de Mimmo Paladino).

Ĉiuj ĉambroj de la Muzeo estas atingeblaj danke al liftoj.
Sidiloj en la pasejoj, paŭzloko kun akvo- kaj kafaŭtomatoj, kunvensalono por akcepto de grupoj.

La necesejoj, alireblaj kaj ekipitaj per vindotabloj, situas apud la ekspoziciaj ejoj. Disponeblas krome pliaj necesejoj en la korto.

Eniro de hundoj: permesata nur al gvidhundoj.

Akceptado kaj servoj

Por prepariĝi por vizito

  • Socia historio de la Muzeo, en facile legebla lingvaĵo (in italian).

Ĉe la enirejo de la Muzeo troviĝas

  • informa materialo de la Muzeo plurlingve kaj brajle
  • alireblaj aŭd-gvidiloj itallingvaj
  • maketo de Komplekso Vanvitelli kaj reliefa desegno de la mapo de la ejoj
  • vizitvojoj por familioj kun infanoj 3-6-jaraj kun psikaj problemoj
  • du manmovataj invalidveturiloj laŭpete

Tra la ejoj

  • ĉiuj verkoj – kopioj, originaloj, maketoj, dezajnaĵoj – povas esti palpe esplorataj
  • informoj brajle (panneloj, didaskalioj, tabuloj) kaj kun forta kolorkontrasto
  • moveblaj podioj kun ŝtuparo por esploro de la pli altaj verkoj
  • tri verkoj kun akompana video en LIS kaj kun subtekstoj