Organizu vian viziton

ragazza che accarezza un'opera d'arte

En nia muzeo vi estas bonvena!

La deĵorantoj pretas akcepti vin kaj rakonti pri nia naskiĝo, pri nia filozofio kaj pri nia rolo en la internacia panoramo.

Horaro

De Septembro ĝis Junio: de mardo ĝis sabate 16:00 – 19:00; dimanĉe kaj festotage 10:00 – 13:00 kaj 16:00 – 19:00;
Julio kaj Aŭgusto: de mardo ĝis sabate 17:00 – 20:00; dimanĉe kaj 15 Aŭgusto 10:00 – 13:00 kaj 17:00 – 20:00. La 1-an de januaro: 16:00 – 19:00.
Fermite: lunde; 24, 25 e 31 Decembro. Lasta akcepto duonhoro antaŭ fermo.

Kie ni estas

Museo Tattile Statale Omero – Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28, 60121 – Ancona, Italujo
Google map

Eniro

Al Muzeo Homero la eniro estas senpaga, escepte de la kolekto Design kiu havas apartan enirejon kaj enirbileton de 5 eŭroj. Pri senpageco konsultu la retejon de la Ministerio pri Kulturo.
Poŝtelefono kaj whatsapp: 335 56 96 985.
Retpoŝto: prenotazioni@museoomero.it
Eniro de hundoj: permesita nur al gvidhundoj.

Kion ni petas de vi

  • Utiligon de desinfekta ĝelo trovebla en ĉiuj ejoj kaj/aŭ de unuuzaj gantoj por palpi la verkojn.

Vizitoj kaj laborejoj

Antaŭmendo deviga. Por informoj kaj antaŭmendoj kontaktu la Edukan Sekcion.
Poŝtelefono kaj whatsapp: 335 56 96 985.
Retpoŝto: prenotazioni@museoomero.it.
Gvidataj vizitoj kaj atelieroj kun komizo estas antaŭmendendaj, por maksimume 10 homoj.
Kosto: po 5 eŭroj. Senpage por infanoj 0-4-jaraĝaj, handikapuloj kaj ties akompanantoj.
Ceramika minikurso: 30 eŭroj por ĉiu familio.
Lernejoj: 70 eŭroj por ĉiu klaso.

Servoj

Senpagaj

  • Faldfolioj multlingvaj kaj brajlaj.
  • Gvidbroŝuroj porinfanaj por memstara esplorado de la ejoj kun la familio.

Pagendaj

  • OkulBendo por “kunbenda vizito”: kosto 2 eŭroj.
  • Aŭdogvidiloj alireblaj: kosto 5 eŭroj.

Konvencioj

Membroj de la subaj institucioj/asocioj rajtas, ĉiam en la jaro, ricevi rabatitan bileton por ĉiuj ekspozicioj organizitaj de Muzeo Homero kaj 20-elcentan rabaton en la librovendejo por eldonaĵoj Museo Omero.

  • Touring club italiano
  • Icom
  • Artsupp Card
  • University Card Comune di Ancona, Univpm