Edukado

Grupo de junuloj sidantaj en ĉirklo sur la tero, en la unua ĉambro de la muzeo. En la antaŭplano, maldekstre la statuo de Poseidono.

Pripalpi por ni estas ankoraŭ kaj ĉiam nepre! Ĉi tiu estas la sola muzeo en la mondo kie arto renkontas palpsenton, vidpovon kaj penson, naskante senton kiu nomiĝas miro!
Spaco kien reveni por bonfarti kaj pasigi tempon kune kun arto.
Senbarila loko loĝata de studentoj, familioj, asocioj, homoj kun handikapoj, ĉefe vidaj, nu, de ĉiuj kiuj scivolas konatiĝi kun arto en alternativa maniero.
Loko kie eduki rigardon, penson kaj manojn.

Vizitoj kaj laboratorioj

Al Muzeo Homero la eniro estas senpaga, escepte de la kolekto Design kiu havas apartan enirejon kaj enirbileton de 5 eŭroj (pri senpageco konsultu la retejon de la Ministerio pri Kulturo).
Antaŭmendo estas deviga.
Kontaktu nin ĉe 335 56 96 985 (poŝtelefono kaj whatsapp) aŭ retpoŝte prenotazioni@museoomero.it

La atelieroj

Du estas la ejoj dediĉitaj al didaktikaj atelieroj; ili situas sur la dua etaĝo de la Muzeo kaj estas alireblaj danke al lifto.
Ili estas ekipitaj per ilaro taŭga por ĉĝiuj edukaj aktivadoj, de la modlado de argilo al la realigado de palplibroj: tabloj, seĝoj, bakujo por baki ceramikaĵojn, lavaboj, ŝrankoj elmontrantaj laŭtipe aranĝitajn materialojn utilajn por la aktivadoj, tiflologiajn helpilojn, arkivon de laborprototipoj.
Sametaĝe troviĝas la necesejoj.
Por manĝetoj disponeblas la ekstera spaco en la korto de Komplekso Vanvitelli.