Principaro pri Privateco

En ĉi tiu paĝo oni priskribas la manierojn de mastrumado de la retejo, koncerne la pritrakton de la personaj donitaĵoj de la uzantoj, kiuj konsultas ĝin.

Temas pri informado donita ankaŭ surbaze de art.13 de la GDPR 679/2016 al tiuj, kiuj interagas kun la ŜTATA TUŜA MUZEO HOMERO, rete alirebla per la adreso http://www.museoomero.it/ kiu respondas al la komenca paĝo de la retejo.

La informado estas donita nur por la ŜTATA TUŜA MUZEO HOMERO kaj ne ankaŭ por aliaj retejoj eventuale konsultataj de la uzanto pere de ligoj.
La informado inspiriĝas ankaŭ al la Rekomendo n. 2/2001, kiun la eŭropaj instancoj por la protekto de la personaj donitajoj, kunvenintaj en la Grupo starigita de art. 29 de la direktivo n. 95/46/CE, adoptis la 17-an de majo 2001 por identigi kelkajn minumumajn ecojn por la reta kolekto de personaj donitaĵoj, kaj, aparte, la manierojn, la tempojn kaj la naturon de la informoj, kiujn la responsuloj de la pritrakto devas doni al la uzantoj, kiam tiuj aliras retajn paĝojn, sendepende la celoj de la aliro.

La “mastrumanto” de la pritrakto

Pro la konsultado de ĉi tiu retejo povas esti traktataj ankaŭ donitaĵoj koncernantaj identigitajn aŭ identigeblajn personojn.
La “mastrumanto” de ilia pritrakto estas la ŜTATA TUŜA MUZEO HOMERO kun sidejo en Mole Vanvitelliana – Banchina Giovanni da Chio 28 – 60121 Ancona. Tel. 071 28 11 935. E-mail info@museoomero.it Pec museoomero@legalmail.it.

Responsulo pri la protekto de la donitaĵoj

Laŭ artikoloj 37-39 de la Reg. UE 2016/679 “GDPR” la ŜTATA TUŜA MUZEO HOMERO nomumis la Responsulon por la protekto de la personaj donitaĵoj “DPO”: Massimiliano Galeazzi, e-mail info@studiolegalemcg.it.

Loko de pritrakto de la donitaĵoj

La pritraktoj koneksaj kun la retaj servoj de ĉi tiu retejo okazas ĉe la dirita sidejo de Ia ŜTATA TUŜA MUZEO HOMERO, kaj estas prizorgataj nur de teknika personaro de la Oficejo taskita pri la pritrakto, aŭ de eventualaj komisiitoj pri okazaj operacoj de bontenado.
Neniu donitaĵo devenanta el la reta servo estas komunikata aŭ disvastigata.
La personaj donitaĵoj liveritaj de la uzantoj, kiuj petas informan materialon aŭ deziras publikigi anoncojn, estas utiligataj je la nura celo plenumi la petitan servon aŭ agadon, kaj esta komunikataj al triuloj nur en la kazo, ke tio estas necesa por tiu celo.

Tipoj de pritraktataj donitaĵoj

Donitaĵoj de krozado

La telemadikaj sistemoj kaj la programaj proceduroj taskitaj pri la funkciado de ĉi tiu retejo akiras, dum sia normala servo, kelkajn personajn donitaĵojn, kies transsendo estas implicita en la uzo de la retaj komunikaj gvidprincipoj.
Temas pri informoj, kiuj ne estas kolektataj por esti asociataj al identigitaj koncernatoj, sed kiuj per sia naturo mem povus, pere de prilaboroj kaj asociiĝoj kun donitaĵoj posedataj de triulo, ebligi identigi la uzantojn.
En ĉi tiun kategorion de donitaĵoj eniras la adresoj IP aŭ la retaj nomoj de la komputiloj utiligataj de la uzantoj kiuj aliras la retejon, la adresoj laŭ URI (Uniform Resource Identifier) de la petitaj riĉfontoj, la horo de la peto, la metodo utiligita por prezenti la peton al la servilo, la dimensio del la dosiero ricevita responde, la cifera kodo indikanta la staton de la respondo donita de la servilo (en ordo, eraro, ktp) kaj aliaj parametroj koncernantaj la operacan sistemon kaj la informadikan medion de la uzanto.
Ĉi tiuj donitaĵoj estas utiligataj je la nura celo ĉerpi anonimajn statistikajn informojn pri la uzo de la retejo kaj por kontroli ĝian ĝustan funkciadon, kaj estas forviŝataj tuj post la prilaboro. La donitaĵoj povus esti utiligataj por la konstato de hipotezaj informadikaj krimoj damaĝe al la retejo: escepte de ĉi tiu eventualo, ordinare la donitaĵoj pri la retaj kontaktoj ne daŭras pli ol tri tagojn.

Donitaĵoj libervole liveritaj de la uzanto

La nedeviga, eksplicita kaj libervola sendo de retpoŝto al la adresoj indikitaj en ĉi tiu retejo kuntrenas la postan akiron de la adreso de la sendinto, necesa por respondi al la petoj, kaj de la eventualaj aliaj donitaĵoj enmetitaj en la sendaĵon.
Specifaj sintezaj informoj estos progresive transskribataj aŭ vidigataj en la la paĝoj de la retejo aranĝitaj por apartaj laŭpetaj servoj.

Fakultativeco de la havigo de la donitaĵoj

Escepte de tio, kio estas detaligita pri la donitaĵoj de krozado, la uzanto estas libera liveri la personajn donitaĵojn indikitajn en la petaj formularoj de la ŜTATA TUŜA MUZEO HOMERO aŭ ĉiel ajn indilkitajn en la sesio kontaktoj. Ilia nehavigo povas kuntreni la neeblecon ricevi tion, kion oni petis.
Oni precizigas, ke la formularo ne estas destinita al vizitantoj malpli aĝaj ol 14 jarojn aŭ al neplenkeskuloj en la restadeja jurisdikcio. Se ne konformaj al la specifitaj civilstastaj ecoj, oni ne enmetu siajn personajn donitaĵojn en la formularon.

Manieroj de pritrakto

La personaj donitaĵoj estas pritraktataj per aŭtomataj kaj paperaj rimedoj por la tempo strikte necesa por atingi la celojn, por kiuj ili estis kolektitaj.
Specifaj sekurecaj dispozicioj estas observataj por preventi la perdon de la donitaĵoj, kontraŭleĝajn aŭ nekorektajn utiligojn kaj nerajtigitajn alirojn, pli bone detaligitaj en la Registro de la Pritraktoi.

Rajtoj de la koncernatoj

La subjektoj, kiujn referencas la personaj donitaĵoj, rajtas en ĉiu ajn momento aliri, ĝustigi, forviŝi, limigi, kontraŭstari la pritrakton, krom la ebleco revoki la konsenton en ĉiu ajn momento sen damaĝi la licecon de la pritrakto, kaj proponi plendojn al la Autoritato kiel antaŭvidite de la artikoloj de 15 gis 22 de la GDPR 679/2016, adresante la koncernan peton al la Mastrumanto de la Pritrakto.
La petoj estas adresendaj al MUSEO TATTILE STATALE OMERO (ŜTATA TUŜA MUZEO HOMERO) kun sidejo en Mole Vanvitelliana – Banchina Giovanni da Chio 28 – 60121 Ancona.

Informoj pri registriĝo ĉe la retejo

Art. 13 -14 Reg. UE 2016/679 “GDPR”

Kiu estas la celo de la pritraktado?

“Observe al la Regularo Ue 2016/679 koncernanta la pritrakton de la personaj donitaĵoj kaj ilian liberan cirkuladon, kaj la leĝvalora dekreto 196/2003 kaj
postaj modifoj kaj kompletigoj “Kodo pri lapritrakto de la personaj donitaĵoj”, ni informas Vin, kiel “Koncernaton”, ke ni pritraktas Viajn donitaĵojn por efektivigi Vian registriĝon ĉe nia retejo, por eventualaj aĉetoj ĉe nia retbutiko, por diskonigo de niaj servoj kaj por informadi Vin pri nia agado.

Sur kiu jura bazo ni pritraktas la donitaĵojn?

Surbaze de art. 6 GDPR, lit. b) la traktado necesas por plenumo de kontrakto koncernanta la interesiton lige kun la registriĝo por aliri nian retbutikon.
Krome, surbaze de art.oj 6 GDPR, lit. a) kaj 9 GDPR pr.2 lit. a), pritrakto licas pro tio, ke la koncernato konsentis pri la pritraktado de siaj donitaĵoj lige kun lia elekto ricevadi la novaĵleteron. La konsento estas laŭvola kaj ĉiam nuligebla.
De kiu ni kolektas la donitaĵojn
Ni ĉiam kolektas, laŭeble, la personajn donitaĵojn senpere de la koncernato, kiu pplenigas la tiucelan formularon.

Kiuspecajn donitaĵojn ni traktas?

Ni petas kaj traktas ĉefe nur personajn donitaĵojn klasitajn “ordinaraj”,
kiel ekz. personajn donitaĵojn el la komunuma registro kaj kontaktadresojn.
Iukaze tamen la koncernato povus transdoni al ni spontanee apartajn informojn, kiel tiujn pri sia sanstato (ekz. nevidanto, malfortevidanto). Personaj donitaĵoj devige transdonendaj estas markitaj per asterisko.

Al kiu ni komunikas la personajn donitaĵojn?

La donitaĵoj estas traktataj ĉe la jura kaj agada sidejo de la mastrumanto de la pritrakto kaj en kiu ajn alia loko, kie la partoj koncernataj de la traktado povas troviĝi. Kaze de preskribo, viaj personaj donitaĵoj povas esti transdonitaj al aliaj ŝtataj institucioj en respekto de leĝaj kaj reglamentaj devoj; neniam ili estos diskonigitaj, krom se tion preskribas la aktualaj normoj; ili povus esti transdonitaj al eksteraj firmaoj pritraktantaj ilin laŭ komisio de la mastrumanto de la pritrakto.

Kiel ni traktas la donitaĵojn?

Viaj personaj donitaĵoj estos traktataj de la Muzeo, utiligante analogajn kaj ciferecajn rimedojn. Nur la personaro taskita de la mastrumanto de la pritrakto povos aliri Viajn donitaĵojn por plenumi agojn de pritraktado aŭ de plutenado de la sistemoj. Ni enkondukis ĉiujn teknikajn kaj organizajn procedojn por eviti problemojn de nelicaj aliroj, disvastigoj, modifoj kaj detruoj.
Tiuj procedoj estis enkorpigitaj en nian sistemon de pritrakto de privateco, kiu ebligas konstantan protektan kontroladon de la traktataj donitaĵoj kaj, krome, senĉesan ĝisdatigon de la procedoj laŭ la disvolviĝo de la Muzeo.
Plie, ni precizigas, ke ni ne utiligas en nia organizo aŭtomatan decidan procezon, inkluzive de profiligo, kiu produktus jurajn efikojn koncernantajn Vin, kaj/aŭ signife afektantajn Vian personon.

Ĉu la donitaĵoj transiras al landoj ekster eu?

Viaj donitaĵoj ne transiros al landoj ne apartenantaj al Eŭropa Unio kaj kun normoj de protektado de personaj donitaĵoj ne kongruaj kun Reg. UE 2016/679.
Ni krome precizigas, ke Viajn donitaĵojn ni neniel disdonos nek al nerajtigitaj triaj partoj nek por celoj diferencaj de tiuj ĉi tie indikitaj.

Kiom longe ni konservas la donitaĵojn?

Ni traktos Viajn donitaĵojn dum la tempo necesa por daŭrigi la retan servon, inkluzive de tiu pri la novaĵletero. Ĉiukaze la traktado ĉesos ĉe nuligo de konsento, krom kaze de konservoneceso pro kontraktaj aspektoj aŭ leĝaj devoj, speciale lige kun aĉetoj ĉe nia retbutiko.

Kiuj estas viaj rajtoj?

La koncernato rajtas ricevi de la mastrumanto de la pritrakto aliron al la personaj donitaĵoj kaj ilian korekton aŭ forviŝon, aŭ la limigon de la traktadoj lin koncernantaj aŭ la ĉesigo de ilia traktado, krom la rajto translokigi la donitaĵojn surbaze de la GDPR kaj tial, kiam aijn, li povas peti ciferecan kopion de la donitaĵoj aŭ ilian aŭtomatan transdonon al aliaj firmoj.
En difinitaj kazoj li povas eĉ kontraŭstari aŭ nuligi la donitan konsenton. Ĉiu rajto estas limigita de art.oj 23 GDPR, 2-undecies kaj 2-duodecies de la kodo pri privateco. Restas plie la rajto de la koncernato protesti ĉe la Garantia Aŭtoritato por la Protekto de la Personaj Donitaĵoj.
Por efektivigi tiujn rajtojn aŭ por ricevi informojn pri ilia enhavo, ni invitas Vin kontakti la respondeculon por kune diskuti Vian problemon.
Tiucele disponeblas en la institucia retejo, en la sekcio GDPR, la “Modulo per l’Esercizio dei Diritti dell’Interessato” (Formularo por efektivigo de la rajtoj de la koncernato). 

Kaze de gravaj ŝanĝoj aŭ modifoj de la celoj de traktado Vi ricevos antaŭinformon per la instituciaj komunikaj rimedoj. Vizitu nian retejon: www.museoomero.it.