Komplekso Vanvitelli

mole vanvitelliana

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero okupas la nordorientan flankon de “Mole Vanvitelliana“, granda surmara arkitektura komplekso de la deksepa jarcento, kun formo de kvinlatero, situanta en la havena areo de la urbo Ankono, fronte al kvartalo Archi.
Konata ankaŭ kiel eksa lazareto, la Komplekso estas unika arkitekturaĵo projektita en la deksepa jarcento de la elstara Luigi Vanvitelli kaj iĝinta en la tempo simbolo de Ankono kaj prurfunkcia kaj kultura centro de la urbo. Vastega surakva kvinlatero akirinta en la tempo diversajn funkciojn – defenda remparo, malsanulejo, hospitalo por ftizuloj, magazeno, ktp. –situanta en strategia pozicio tre proksime de la urbocentro kaj de la havena areo.

La areo de la arkitektura komplekso konfidita al Muzeo Homero estas de proksimume 3000 kv. M kaj okupas sur kvin niveloj flankon de la konstruaĵo antaŭnelonge restaŭrita.

  • nivelo nula, pli malsupre ol la interna korto: ekspozicia ejo gastigonta La novan fakon “Design”.
  • unua nivelo – interna korto: enirejo al la ekspozicia. Vojo tra monumenta ŝtuparo kaj lifto, enirejo al la oficejoj kaj al la Dokumentada kaj Esplora Centro.
  • dua nivelo: ekspozicia vojo, salono kun sidlokoj por akceptado de grupoj, refreŝiĝejo, administraj oficejoj.
  • Tria nivelo: subplafona planko kun ekspoziciejo kaj du didaktikaj laborejoj.
  • kvara nivelo: prezidanta sekretariejo, projekta oficejo.

Disponeblas krome spacoj por deponejoj, arkivoj kaj magazenoj.