Ni estas malfermitaj interrete!

siamo sempre aperti

La mondo de arto estas ĉiam malfermita en via hejmo!

Ĉi-paĝe ni kolektis la lastajn ciferecajn rimedojn (itallingvajn) produktitajn de nia teamo. Por ke vi restu en kontakto kun ni, kvankam de malproksime.
La jena estis krea defio por Muzeo Homero, kutimiĝinta al fizika kontakto kun artverkoj kaj al alirebleco, defio venkita partoprenante en la kampanjoj iniciatitaj de la Ministerio por la Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivadoj.

La frukto de tiu laboro daŭre evoluas kaj pliriĉiĝas en la tempo,por esti laŭvole ĝuebla kiam ajn de la publiko.
Ĉi-sube kolekto de cifereca materialo je via dispono.

Por lerni kaj enprofundiĝi

  • La video-prelegoj "Uno zoom sull'arte" (Zomado sur arto).
    Disponeblaj sur nia Facebook-kanalo kun Cyrille Gouyette (Luvro), James Bradburne (Pinakoteko Brera) Christian Greco, (Egipta Muzeo) Tiziana Maffei (Reĝejo de Caserta) por rakonti arton kaj arkeologion kun plej elstaraj spertuloj.
  • La sonregistraĵoj de la serio "Toccare l'arte" alla Radio" "Palpi arton en radio" realigita kunlabore kun Slash Radio Web, kaj disponebla en la retejo de la Itala Unuiĝo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj. Kvardekminutaj lecionoj kaj intervjuoj al artistoj zorge de la teamo de Muzeo Homero Dediĉitaj al ĉiuj, kun aparta atento al la priskribo de la verkoj, cele al komunikado plene alirebla por ĉiuj.
  • Video-kontribuoj de la kunveno "Toccare la bellezza" (Palpi belecon) Maria Montessori Bruno Munari disponeblaj en nia kanalo youtube por pliprofundigi temojn. Ligitajn al du grandaj protagonistoj de la dudeka jarcento.

Por amuziĝi en la familio

El nia youtube-kanalo kelkaj videoj dediĉitaj al infanetoj

Art-laborejoj hejme

Animitaj legaĵoj por infanoj

Amuzo kunĝuenda kun amikoj

Artaj aperitiivoj – video-receptoj el nia youtube-kanalo

Muzikaj elektoj

Muzikaĵkolektoj sur la kanalo Spotify de Muzeo Homero.