Palpi arton per radio: la lasta defio de Muzeo Homero

Ekde la 2-a de Aprilo, kaj ĉiujn ĵaŭdojn ĝis la 18-a de Junio, je la 15.20
ĉe Slash Radio Web okazis, zorge de la teamo de Muzeo Homero, sinsekvo de kvardekminutaj artaj lecionoj dediĉitaj al ĉiuj, aparte atentante la priskribon de la artverkoj, por igi la komunikadon plene alirebla.

En tagoj kiam ciferecaj kanaloj kaj kontaktejoj estis ekstreme gravaj
Por pluteni interrilatojn kun ĉiuj homkategorioj, radio estis ĉiam por nevidantoj unu el la preferataj kanaloj, dum longaj jaroj la ununura alirebla.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero intencis tiel konstante ĉeesti ankaŭ en radio, parolante memkompreneble pri arto, startigante novan iniciaton titolitan "Toccare l'Arte alla Radio" (Palpi arton per radio) kunlabore kun Slash Radio Web, oficiala radio de la Itala Unuiĝo de blinduloj kaj malfortevidantoj.
La elsendon gvidas realtempe la ĵurnalistino Chiara Gargioli.

Sonarkivoj de la jam registritaj elsendoj: