Nova retejo por Muzeo Homero. Modelo de alirebleco

Lundon la 23-an de Novembro je la 18-a horo realtempe sur la youtube-kanalo https://www.youtube.com/user/museotattileomero estos prezentata al la publiko la nova retejo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Konektate rete ĉeestos la teknikistoj kaj la personaro de Muzeo Homero engaĝitaj en la projekto kaj pluraj gastoj, inter kiuj la Nacia Prezidanto de UICI (la itala blindulunuiĝo) Mario Barbuto, la Direktoro de la Regiona Direkcio Markiaj Muzeoj – Mibact, Luigi Gallo, Elisabetta Borgia kaj Gabriella Cetorelli por Mibact, la Prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio Luigi Fraccaroli kaj aliaj aŭtoritatoj, por saluto.

La nova institucia retejo konformiĝas al la filozofio de Muzeo Homero, kiu faras el alirebleco la centron de siaj pripensoj kaj spertoj.

Alirebleco realigata kiel simpla kaj intuicia enirvojo al la enhavo, por ĉiuj, sendepende de la uzataj rimedoj. Tio eblas danke al logika aranĝo de la enhavo, al komprenebla lingvaĵo kaj al evoluigo de la retejo skrupule respektanta antaŭ ĉio la bezonojn de nevidantoj.

La emeritiĝonta retejo, datita 2004, estis realigita jam priatentante la internaciajn teknikajn rekomendojn pri alirebleco, samtempe klopodante enkonduki pliajn novaĵojn kiel la pertelefonan krozadon per senpaga numero kaj la version por malfortevidantoj kun elekteblaj drastaj kolorkontrastoj kaj pligrandigitaj tekstoj.
Pro teknikaj kaj informadikaj novaĵoj de la lastaj jaroj kelkaj aranĝoj iĝis parte superfluaj kaj aliaj graviĝis, kiel la ebleco ke en la retejon oni povu krozadi per poŝaparatoj.

La nova retejo estos trakrozebla ĉu per hejmaj komputiloj ĉu per porteblaj aparatoj (platkomputiloj kaj t.n. lertaj poŝtelefonoj) pro tio, ke ĝi estas realigita laŭ la "responsive design" - tekniko. Tiu tekniko, aplikita konforme al la strategioj por alirebleco donas rimarkindajn avantaĝojn ankaŭ por nevidantoj kaj malfortevidantoj utiligantaj helpajn teknikaĵojn kiel voĉsintezilojn, video-pligrandigilojn kaj brajlajn ekranojn.

La retejon teknike realigis du spertuloj pri ret-alirebleco, Fabrizio Caccavello kaj Roberto Scano, kiuj strikte kunlaboris kun la Komunika Fako de Muzeo Homero, t.e. Monica Bernacchia, Alessia Varricchio kaj Damiano Boriani.

La nova retejo, kun tradukoj en la angla kaj en Esperanto, konformiĝas al ĉiuj lastaj gvidlinioj de la Ministerio por la Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivadoj, al la internaciaj normoj kaj al la nacia normaro pri alirebleco. Ĝi estas frukto de la laboro farita de la tuta muzea teamo dum la pandemia krizo, kiu naskis novajn manierojn de kolektiva ĝuado de kulturo.

Esti en la reto kun nova vestaĵo ebligos la kreon de fekunda grundo por nia reveno kaj estos startejo por novaj ciferecaj eksperimentadoj.

Ni invitas vin konektiĝi la 23-an de Novembro 2020 je la 18-a Sur nia paĝo youtube https://www.youtube.com/user/museotattileomero.