Ekspozicio “RAFFAELLO Teksitaj ĉefverkoj en Bolzano”

Disegno a rilievo dell'arazzo Pesca Miracolosa di Raffaello

De la 10-a de Oktobro ĝis la 15-a de Decembro 2020
Centro Trevi (TREVILAB) de Bolzano
Fermita ĝis la 24-a de Novembro pro la limigaj dispozicioj pro COVID-19

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kontribuis al la ekspozicio "RAFFAELLO Capolavori tessuti. Fortuna e mito di un grande genio italiano (sukceso kaj mito de granda itala aŭtoro)", okazanta ĉe Centro Trevi (TREVILAB) de Bolzano de la 10-a de Oktobro ĝis la 15-a de Decembro 2020.

La iniciato estas parto de aranĝo celebranta tri Emblemajn figurojn de la kulturo itala kaj internacia: Pasintjare Leonardo el Vinĉi, nun Raffaello Sanzio kaj en 2021 estos la vico de Dante Alighieri.

La ekspozicio speciale priatentas la temon de "alirebleco" kaj estas projektita por ebligi ties ĝuadon al ĉiuj klasoj de publiko. Interne de la ekspoizicio troviĝas palpsenta sekcio por nevidantoj kaj malfortevidantoj kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono (tiflodidaktikaj servoj), la Itala Unuiĝo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj de Bolzano kaj la Blindul-Centro St. Raphael de Bolzano.

La ĉefa allogaĵo de la ekspozicio, la murtapiŝo "Pesca miracolosa" (mirakla fiŝkapto) de Raffaello, fariĝis palpsenta per reliefa presaĵo en reduktita skalo (realigita de Massimiliano Trubbiani); estis krome produktitaj brajlaj klarigaj slipoj (realigitaj de Daniela Bottegoni kun la helpo de Patrizia Calderone). En tiu sekcio troviĝas ankaŭ kopio de la busto de la "Dama di Urbino" el la kolekto de Muzeo Homero kaj rezina bareliefo de la pentraĵo de Raffaello "Ritratto di gentildonna", ankaŭ konata kiel "La Muta" (la mutulino) (realigita de Francesca Graziani),
kaj jam realigita por la Duka Palaco de Urbino en la laborejo por Tiflodidaktikaj Servoj de Muzeo Homero. De la sama pentraĵo troviĝas vitra reliefo realigita en projekto de esperimenta esplorado zorge de Glass Art Design Vetroricerca de Bolzano.