Revuo Aisthesis

Revuo Aisthesis

Sona kaj interreta revuo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Naskiĝinte en Decembro 2014, “Aisthesis, malkovri arton per ĉiuj sensoj” la sona kaj interreta revuo de Muzeo Homero, estas la rimedo per kiu oni traktas kun kvarmonata kadenco la temon de perceptado vastasence konsiderata en ĝiaj aspektoj filozofia, scienca, psikologia sed ankaŭ teknika.

La revuo vekis tuj grandan interesiĝon en la publiko, ĉar ĝi utilas por konigi kaj profundigi temojn rilatajn al arto kaj plursenseco, speciale priatentante palpsentan perceptadon.

La projekto, eldonita de Associazione Tattile Statale Omero ONLUS ĝuas kunlaboron de eminentaj fakuloj, kiuj kontribuas al riĉigo de la enhavo de la revuo, kiu estas ankaŭ tradukita al la angla lingvo de Simon Jarvis kaj al la hispana de Pedro Zurita.
En pasintaj jaroj pluraj homoj donis sian voĉon por la sonregistrigo de la revuo. Lastatempe pri la registrado zorgas Luca Violini.

La artikolojn oni povas ĝui legante ilian tekston en la retejo, aŭskultante tie la version en mp3 aŭ elŝutante la tutan revuon pdf-formate.

Redakta kaj direkta sidejo:
Museo Tattile Statale Omero – Mole Vanvitelliana
Banchina da Chio 28 – Ancona.
Eldonanto: Associazione Per il Museo Tattile Statale Omero ODV-ONLUS.
Direktoro: Aldo Grassini.
Respondeca direktorino: Gabriella Papini.
Redakcio: Monica Bernacchia, Andrea Sòcrati, Annalisa Trasatti, Massimiliano Trubbiani, Alessia Varricchio.
Voĉo: Luca Violini.
La sona lumdisko de la revuo estas sendata al nevidantoj kaj malfortevidantoj: ĝi estas laŭpete disponebla.