Familioj

Familio kun sia dorso al la spektanto partoprenas kun la artoverko 'Abitacolo' de Bruno Munari.

Muzeo Homero estas amata de infanoj kaj knaboj, tiom ke ĝuste ili ofte trenas tien gepatrojn kaj parencojn. Tio okazas, ĉar ili sentas sin akceptitaj en loko, kie ili povas libere esplori kaj alproksimiĝi sentime al la verkoj.

Je la prezo de 2 eŭroj vi povos ricevi okulbendon por sperti viziton ekskluzive palpsentan.

Pagendaj aktivadoj kun niaj deĵorantoj

Aktivadoj gvidataj de niaj deĵorantoj okazas en la Muzeo por minimumo 10 partoprenantoj.

Palpendaj rakontoj

La rakontoj legataj en la Muzeo estas veraj kaj originalaj kiel la via estos amuze kunmeti vian familian historion, ĝi estos tute palpebla, ĝuste kiel la libroj, kiujn vi malkovris ĉi tie en la Muzeo.
Vi prilaboros grandan kartonan libron jam binditan kaj, sen koloroj kaj krajonoj, sed nur per gluaĵo, tondilo kaj multaj materialoj vi povos rakonti ĉion pri vi mem.

Por familioj kun infanoj de kvar ĝis naŭ jaroj.

Premsignoj

Argilo, la plej diversfaceta materialo, kiun la homaro iam utiligis!
Ni helpas vin modli amuzajn bildojn el argilo, kiujn vi povos pendigi sur viaj muroj.
Gvidvorto: krei (transitive) = produkti el nenio.

Por familioj kun infanoj de kvar ĝis naŭ jaroj.

Muzeaj talpoj

Ĉu vi iam provis palpi skulptaĵon? Kaj ĝin palpi ne vidante ĝin? Ĉi tie vi povos fari tion!
Vi, bandaĝite, palpos skulptaĵon de nuntempa arto; poste vi kunigos viajn ideojn, sentojn kaj emociojn por provi desegni ĝin ĉiuj kune. Ĉu vi sukcesos?
Venu por provi kaj por malkovri kiom multe vidas viaj manoj!

Por familioj kun infanoj naŭjaraj kaj pli aĝaj.

Eta kurso pri ceramiko

3 renkontiĝoj por malkovri argilon kaj ĝiajn transformiĝojn.
Serĉataj estas laboremaj manoj por transformi akvon kaj teron en realajn objektojn:
Vi modlos permane kaj per tornilo, bakos kaj glazuros. Kiu venas amuziĝas, kaj bakaĵojn kunportas!

Por ĉiuj.

Kostoj kaj antaŭmendo

Antaŭmendo estas deviga, kontaktu nin ĉe 335 56 96 985 (telefono kaj whatsapp) minimume 7 tagojn antaŭe.
Kosto: 5,00 eŭrojn por ĉiu partoprenanto, senpage por infanoj 0-4-jaraĝaj, handikapuloj kaj ties akompanantoj.
Eta kurso pri ceramiko: 30,00 eŭrojn por familioj.
Pago: kontante, per bankaŭtomato, kreditkarto, banka ĝiro.