Plenkreskuloj kaj grupoj

Grupo de knaboj

Vi trovos afablajn kaj helpemajn deĵorantojn kiuj pretos prirakonti la Muzeon kaj kontentigi vian scivolemon. Eblos konatiĝi kun niaj skulptaĵoj kaj arkitekturaj maketoj ĉu en la ordinara maniero, kun malfermitaj okuloj, ĉu en malpli kutima maniero, kunm fermitaj okuloj, utiligante nur palpsenton, aŭ, des pli bone, per ambaŭ sensoj.

Ĉe la eniro, laŭ via volo, ni donos al vi kelkajn konsilojn pri la palpsenta legado de artverko kaj klarigos al vi kiel naskiĝis la Muzeo, kiu estas ĝia filozofio kaj ĝia rolo en la internacia panoramo.
Je kosto de 2 eŭroj oni povas aĉeti okulbendon por provi la sperton legi la verkon en la mallumo.

Grupoj

Por grupoj el minimume 10 anoj ni proponas okulvidindan gvidan viziton por malkovri la plej gravajn verkojn.
Kosto de gvidata vizito: 5,00 eŭrojn por ĉiu partoprenanto.
Senpage: infanoj 0-4-jaraĝaj, handikapuloj kaj ties akompanantoj.
Pagmanieroj: bankaŭtomato aŭ kreditkarto, kontante, banka ĝiro.

Antaŭmendoj

Vizitoj estas senpagaj. Por efektivigi aktivadon, minimume 7 tagojn antaŭ la dezirata dato, necesas antaŭmendo ĉe 335 569 69 85 (telefono kaj whataspp). Por nuligi antaŭmendon sufiĉas informo per telefono aŭ per retpoŝto ĉe prenotazioni@museoomero.it.
Se, pro neatendita malhelpo, La Muzeo ne povos realigi gvidatan viziton, la vizitonto estos ĝustatempe kontaktita por eventuala datoŝanĝo.