Bienalo Artokune

Logogramo de Bienalo Arteinsieme

Arteinsieme naskiĝas en 2003 – eŭropa jaro de handikapuloj – kiel kolektiva Ekspozicio de artistoj kaj studentoj de la tiama Ŝtata Arta Instituto de Ankono por akceli la socian inkluzivigon pere de la multoblaj eblecoj kiujn arto disponigas.

Ekde la aranĝo de 2011 Arteinsieme estas presentata de Muzeo Homero je nacia nivelo cele al la lerneja medio (ekde infanaĝo ĝis belartaj akademioj, kaj de la aranĝo de 2013 ĝis tiu de 2019 ankaŭ al la ŝtataj muzikaj konservatorioj) kaj al muzeoj kaj kulturaj medioj.

Testimonial de la aranĝo estas unuarangaj artistoj: en 2011 la skulptisto Walter Valentini, en 2013 la artisto Michelangelo Pistoletto kaj la komponisto Nicola Piovani, en 2015 la skulptisto Giuliano Vangi kaj la sopranulino Carmela Remigio. En 2017 Majstroj Mimmo Paladino kaj Salvatore Accardo, en 2019 la skulptistino Rabarama kaj Majstro Michele Mariotti.

En la lerneja medio studentoj partoprenas en konkursoj pri la realigo de plursensaj verkoj kaj artaĵoj ĝueblaj ankaŭ palpsense, inspiritaj al la poetiko de la artisto testimonial.
La elektitaj junuloj havas la eblecon vidi siajn artaĵojn en ekspozicio kune kun la Verkoj de la artisto testimonial, kiu, kune kun la prezidanto de Muzeo Homero, elektas la gajninton de la aranĝo: vere unika sperto.

Muzeoj kaj kulturaj institucioj estas invitataj realigi aktivadojn alireblajn kaj inkluzivajn celantajn stimuli la plej vastan partoprenon de publiko kun handikapoj kaj laŭdevene alikultura.

Efektiva voko al armiloj kiun Muzeo Homero iniciatas donante sian teknikan subtenon kaj proponante je nacia nivelo la diversajn iniciatojn de apartaj muzeoj al fakaj asocioj kaj al la ĉefaj interretaj kanaloj.
Jam pli ol dek jarojn la Bienalo fokusigas temojn kiajn valorigon de la nuntemparta havaĵo, alireblecon al arto kaj al kulturaj riĉaĵoj, plivastigon de estetika sperto per plursensa aliro al arto, ekkonon kaj respekton de malsamecoj kaj kulturoj, diskonigante internaciskale la mesaĝon de Muzeo Homero kaj akcelante malfermiĝon al ĉiuj de lokoj de kulturo, konsciante pri la granda socia povo de arto kune vivata kaj spertata.

Arteinsieme estas antaŭenigata de Museo Tattile Statale Omero – TACTUS Centro per le Arti Contemporanee, la Multisensorialità e l’Interculturalità, kunlabore kun Ministero dei Beni e delle Attività Culturali e del Turismo pere de Direzione Generale Educazione, Ricerca e Istituti culturali – Servizio I – Centro per i Servizi Educativi (Sed) de MiBACT kaj Direzione Generale arte e architettura contemporanee e periferie urbane kaj Direzione Generale Musei – Servizio II – Gestione e Valorizzazione dei Musei e dei Luoghi della Cultura.
Kaj kun Ministero dell’Istruzione, dell’Università e della Ricerca, kaj kunlabore, por iniciatoj en la regiono marche kun Liceo Artistico “Edgardo Mannucci” de Ankono.