Aldo Grassini intervjuita de Ĉina Radio Internacia

muraglia cinese

Aldo Grassini entuziasme konsentis akcepti esperantlingvan intervjuon ĉe China Radio International, la 65-lingva internacia radioservo de la Ĉina Popola Respubliko.

La Prezidanton de Muzeo Homero intervjuis Alessandra Madella, kaj ankoraŭfoje protagonisto estis Muzeo Homero, ĝiaj celoj, ĝia rolo kiel ekzemplo de inkluzivo, integriĝo kaj alirebleco, celo atingita per ne malmultaj oferoj kaj longaj atendadoj.

Aldo Grassini, krom fondinto kaj Prezidanto de Muzeo Homero, estis Prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, kaj tio ebligis rektan kontakton kun la ĉina radio, kiu publikigis la intervjuon kun fotoj kaj videoj.

La intervjuo vekis interesiĝon ĉe la tutmonda esperantistaro kaj estos baldaŭ tradukita en la ĉinan de la esperantista grupo de Tianjin. Oni esperas starigi estontan kunlaboradon kun ĉinaj muzeoj.