Sensi d’Estate 2021

foto palco

XX aranĝo 2021 – Plursensaj irvojoj de Arto Teatro Muziko Odoroj kaj Gustoj
Ĉiujn merkredojn de la 14-a de Julio ĝis la 18-a de Aŭgusto 2021
Spektakloj je la 21:30 en la Korto de Komplekso Vanvitelli, Ankono
Eniro senpaga, sed nombre limigita
.

Antaŭmendo deviga interrete ĉe prenotazioni.opera-coop.it/sensi-di-estate.
Antaŭmendeblas ĉiufoje nur po unu spektaklo ekde la antaŭa ĵaŭdo ĝis elĉerpiĝo de lokoj.
Per telefono ĵaŭde kaj vendrede de la 9-a ĝis la 13-a h. ĉe 342 50 60 364.

Fariĝas dudekjara la somera kultura spektakloserio elpensita de la eksa direktoro Roberto Farroni
Por akordigi artojn kaj sensojn kaj malfermiĝi al la ekstera medio.
Longa vojo, kiu vidis nian kreskadon kune kun la publiko de niaj fideluloj.

Spektakloj

Merkredon la 14-an de Julio je 21.30
Giorgio Comaschi en "Sed kiel ni statas?”
Kun la muzika subteno kaj sondeflankiĝoj de Mag° Valentino Corvino

Tikoj de nia epoko, manioj, novaj mitoj, monstroj, timoj, deliroj de ŝanĝiĝinta mondo.
Ĉio rakontita en unu horo da leĝeraj monologoj iom seriozaj, iom komikaj, kun muzikaj sugestioj:
de la viruso al la vakcinoj, de Istagram al la povo de la social-oj, de D’Urso al Fedez, de la call-oj al la location-oj.

Merkredon la 21-an de Julio je 21:30
Scalinatella, la napola kanzono de vilanelo al rock-blues

de Piero Cesanelli.
Kunlabore kun Musicultura
.

LA COMPAGNIA
Adriano Taborro, gitaroj mandolino; Carlo Simonari, piano kaj voĉo; Chopas, voĉo gitaro drumo; Elisa Ridolfi, voĉo; Andrea Di Buono, recitanta voĉo; Piero Piccioni, rakontanta voĉo.
Emociiga vojaĝo en la panoramo de la napola muziko, infektanta ĉiujn, aŭtorojn kaj spektantojn.
Vojaĝo substrekanta la ŝanĝiĝojn en la muzika komponado de tiu granda popolo de artistoj.
De la vilaneloj de la deksepa jarcento oni venas al la unua tarantelo, daŭrigante poste de la klasika kanzono ĝis la rock blues de niaj tagoj, elmontrante la grandajn inspirtemojn:
Napolon, Amerikon kaj serĉadon de laboro, amon, krimularon, perditan senkulpecon.

Merkredon la 28-an de Julio je 21:30
Luca Violini en la spektaklo de RadioTeatro
Ricevonto nekonata

Teksto de Katherine Kressmann Taylor.
Literatura konsilanto Francesco Cardinali.
Sono kaj lumoj de Riccardo Vitali.
Prezentado zorge de Lucilla Niccolini.

Literatura okazaĵo, korespondada rakonto disvolviĝanta inter Germanujo kaj Ameriko komence de la Tridekaj jaroj, rakontante la historion de Martin, germano, kaj Max, hebrea usonano,
du frataj amikoj kaj negockunlaborantoj, kies interrilato finiĝos kiel viktimo de la kruela ideologia frenezo kiun naziismo estis teksanta.
Dialogo sentoplena kaj instrua kiu, ekirante de profunda amikeco, devigas nin malkovri kiel malbono povas enŝteliĝi en la vivon de homoj ŝanĝante ties destinon.

Merkredon la 4-an de Aŭgusto je 21:30
Kunlabore kun Amici della Lirica "Franco Corelli" de Ankono
Operaj duetoj

La opera repertuaro de la mapola dekoka jarcento ĝis Verismo.

Margherita Hibel, soprano
Davide Bartolucci, baritono
Simone Grizi, violono
Michele Scipioni, klarnetto
Alessandro Culiani, violonĉelo
David Crescenzi, fortepiano
Muzikaĵoj de Pergolesi, Mozart, Rossini, Donizetti, Verdi, Leoncavallo.

Merkredon la 11-an de Aŭgusto je 21:30
BaleraSwing
La muzika vojaĝo de Rudy Valentino kaj la Baleras

Swing, boogie, rock and roll, ironio kaj amo por muziko; la "Bela Muziko", ĉio tio estas Rudy Valentino kaj la Baleras, vojaĝo por remalkovri melodiojn kaj kanzonojn kiuj famigis Italion tra la mondo; de Renato Carosone, Fred Buscaglione, Domenico Modugno al la grandaj crooners ital-amerikaj, de la apero de rock and roll, ĝis la Dolce Vita. Celo de la spektaklo? Amuzi kaj… amuziĝi!

Merkredon la 18-an de Aŭgusto je 21:30
Kunlabore kun Festival Adriatico Mediterraneo
Verso SUD (Direkte al Sudo)

Kun Danilo Rea, fortepiano.
Virina orkestro de Mediteraneo.
Dirigento Mag° Antonella De Angelis.
Dek du komponaĵoj de Danilo Rea aranĝitaj de Marcello Sirignano.

La aperitivoj MicaMole! H. 18:00

Ekde la 18-a horo eblas gustumi bonegajn aperitivojn kongruaj kun la vespera temo
Ĉe Micamole, la trinkejo de la Korto, mastrumata de la sociala kooperativo “Lavoriamo Insieme” de Loreto.
Antaŭmendoj ĉe la numero 327 914 8137.

Arto

La spektakloserio Sensi d'Estate 2021 estas realigita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Informoj

La spektakloj estas senpagaj kaj okazas subĉiele en la Korto de Komplekso Vanvitelli.
Eniro senpaga, sed nombre limigita.
Antaŭmendo deviga interrete ĉe http://prenotazioni.opera-coop.it/sensi-di-estate.
Antaŭmendeblas ĉiufoje nur po unu spektaklo ekde la antaŭa ĵaŭdo ĝis elĉerpiĝo de lokoj.
Per telefono ĵaŭde kaj vendrede de la 9-a ĝis la 13-a h. ĉe 342 50 60 364.

Kaze de pluvo la spektaklo estos nuligita.
La korto de Komplekso Vanvitelli estas alirebla per invalidveturiloj (informoj 333 61 66 898).