Renkontiĝo por festi la centjariĝon de Franco Corelli

Corelli

Ĵaŭdon la 8-an de Aprilo 2021 je h. 18:00.
Interreta evento.

Finiĝas la programo "La voĉo spegulo de l’animo" kaj okaze de la festado de la centa datreveno de la naskiĝo de Franco Corelli, Muzeo Homero, kunlabore kun Amici della Lirica Franco Corelli, organizas renkontiĝon gvidotan de
Fabio Brisighelli. La muzikkritikisto pritraktos la etapojn de la sensacia kariero de la granda Ankona tenorulo, aŭdigante memorindajn interpretojn.

La rendevuo estas por ĵaŭdo la 8-a de Aprilo je la 18:00. Partoprenu senpage sur la Zoom-platformo de Muzeo Homero, antaŭanoncante vin retpoŝte ĉe conferenze@museoomero.it aŭ spektu la realtempan dissendon sur la YouTube-paĝo de Muzeo Homero.