La Muzeo Homero estas fermita por la publiko

De la 6-a de Novembro 2020 ĝis la 15 januaro 2021 Muzeo Homero estas fermita por la publiko aplikante la novajn dispoziciojn por bari kaj limigi la minacon de COVID-19.

Duafoje ĝi devas doni informon, kiun oni eldiras kun peno, sed sano havas prioritaton, kaj respekto de la normoj estas bazo de la civitana sento, precipe nun.
La Muzeo estas loko ne nur de konservado kaj kulturo, sed ankaŭ de la tuta emocio, partopreno kaj pasio Ĉiutage gvidanta la muzeajn agantojn en la transdono al la publiko de la plezuro de arto kaj de la bonfarto kiun beleco estigas.

Dum la unua pro krizotempo COVID-19 Muzeo Homero partoprenis en la kampanjo #iorestoacasa #laculturanonsiferma Mirestashejme Kulturonehaltas) de la Ministerio por la kulturaj riĉaĵoj kaj aktivadoj, aranĝante en siaj interretaj kanaloj ĉiutagajn rendevuojn: pritraktado de verkoj de la kolekto kaj de projektoj, programoj por infanoj kaj muziko.
Tempo utila ankaŭ por projekti kaj realigi novan retejon ekde la 16-a de Novembro 2020.

Ankaŭ ĉifoje la Muzeo klopodos resti apud sia publiko, ĉe tiu jam fideliĝinta
kaj ĉe la novaj vizitantoj, kiuj komencis ĝin sekvi virtuale.
Per la interretaj prelegoj titolitaj "Uno zoom sull'arte" la publiko konfirmis sian interesiĝon kaj scivolemon pri arto, kiu helpas valorigi senokupan tempon.
La interreta sonrevuo "Aisthesis, scoprire l'arte con tutti i sensi" (malkovri arton per ĉiuj sensoj) daŭre pliriĉiĝas, regule aperante kun altkvalitaj kontribuaĵoj.

Plue aktivas la servo de tiflodidaktikaj konsultiĝoj pri alirebleco de kulturaj riĉaĵoj.

En tiom malfacila historia periodo la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero salutas sian publikon, atendante la eblecon ĝin akcepti denove kun la ĉiama entuziasmo, kaj dankas ĉiujn vizitantojn, kiuj, respektante la normojn anti-COVID-19, vizitis niajn ejojn en ĉi tiuj monatoj, kaj tiujn kiuj, ne povante viziti la Muzeon, ĝuas niajn interretajn ofertojn.