Koncerto ĉirkaŭ Beethoven

Beethoven

Internacia tago de handikapuloj
3-a de Decembro 2020, 18-a horo

La koncerto "Ĉirkaŭ Beethoven" rekonstruas la vienan medion ĉirkaŭ la dolora okazo de perdo de aŭdpovo De Ludwig van Beethoven, al kiu surdeco ne malebligis komponadon de la grandaj ĉefverkoj de sia matura aĝo.

Ĉeestas la aŭtoroj kiuj rolis en la formiĝo de la komponisto - Salieri, Mozart, Haydn - kaj liaj samtempuloj - Rossini, Schubert, Weber. Protagonistoj estos solistoj de la Akademio de Lirika Arto el Osimo, kun la pianisto Alessandro Benigni.

La koncerto okazos sen publiko en la sidejo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo de Ankono Kaj estos realtempe elsendita sur la Facebook-platformo de Osimoweb.

La koncerto estas ero de la evento-programo de la projekto "Oltre l'Ascolto - Esperienze di diversa abilità nella dimensione della musica" (Trans aŭskultado – spertoj de malsama lerteco en la muzika dimensio) iniciatita de Accademia d'Arte Lirica el Osimo, Lega Del Filo d'Oro kaj Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, kunlabore kun Conservatorio "G. Rossini" el Pesaro kaj Associazione "Ragazzi Oltre" el Ankono – kun kontribuo de Cariverona kaj patronado de la Regiona Garantianto por personaj rajtoj.

La venonta kongreso okazos la 12-an de Decembro, ĉiam je la 18-a horo, en Teatro La Nuova Fenice el Osimo.

La programoj sekvas la temon "Muziko kaj malsamaj lertecoj" kaj estas frukto de laborejoj de kunaj komponado kaj muzikado.

La projekto baziĝas sur la muzika – kaj do afekcia kaj esprima – rilato inter homoj kun malsamaj komunikaj kapabloj.

Diversfakaj muzikistoj (Komponistoj, instrumentistoj kaj kantistoj, el lernantoj kaj docentoj de konservatorio "G. Rossini" el Pesaro kaj de la Akademio el Osimo) praktikis muzikajn spertojn kun pacientoj de Lega del Filo d'Oro (institucio por surdblinduloj), kun handikapitaj muzikistoj, kun lernejaj studentoj, kun gastoj de maljunulaj ripozhejmoj, de kuraclokoj, de malliberejoj.

Diskonigaj videoj pri projekto "Oltre l'Ascolto" https://www.youtube.com/watch?v=zxC6rnle_TI