Palpi arton en radio: dua aranĝo 2021

conduttricie

Ni pretas restarti tra etero!

Post la unua sperto de pasinta printempo, rekomenciĝas elsendoj dediĉitaj al arto ĉe Slash Radio Web, la oficiala radio de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj.
Dek estos la elsendoj de la programo "Palpi arton en radio" prizorgataj de la stabo de Muzeo Homero kaj gvidataj de la ĵurnalistino Chiara Gargioli.
Celo estas konigi la artistojn de la muzea kolekto en maniero neformala kaj plaĉa, dediĉante apartan atenton al la priskribo de la verkoj,
tiel ke la komunikado estu plejeble riĉiga.

Rendevuo ĉiun ĵaŭdon ekde la 4-an de Februaro ĝis la 8-a de Aprilo 2021 je la 15.20 ĝis la 16-a horo.

Datoj de la elsendoj

  • 4-an de Februaro: Giuliano Vangi dialogas kun Aldo Grassini.
  • 11-an de Februaro: Diaĵoj neniam eksmodiĝas, zorge de Alessia Varricchio.
  • 18-an de Februaro: Dinamika streĉo. Monica Bernacchia intervjuas la skulptistinon Tiziana Felicioni.
  • 25-an de Februaro: Walter Valentini - Surfacoj kaj desegnoj. Zorge de Andrea Socrati.
  • 4-an de Marto: Pri Pietro Consagra. Annalisa Trasatti intervjuas Mercedes Autieri.
  • 11-an de Marto: Felice Tagliaferri dialogas kun Aldo Grassini.
  • 18-an de Marto: Alik Cavaliere - Homo estas naturo. Monica Bernacchia intervjuas Fania Cavaliere.
  • 25-an de Marto: Fondaĵo Arnaldo Pomodoro rakontas sin. Andrea Socrati dialogas kun Carlotta Montebello.
  • 1-an de Aprilo: Bruno Ceccobelli dialogas kun Annalisa Trasatti.
  • 8-an de Aprilo: Ruĝa fadeno inter Oriento kaj Okcidento. Zorge de Alessia Varricchio.