Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

La 87a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, kiu disvolvighas en San Benedetto del Tronto (3-10 junio), vizitos Muzeon Homeron merkredon la 7an de junio.

Esperanto do estos komunikilo por grupo de blinduloj, venantaj el landdeko, kiuj malgraù la nuna milito kuraghis defii diversajn malfacilajhojn por renkontighi, kiel en chiu jaro, kaj profundigi kulturajn temarojn. La atemo de chijara kongreso estas: "Maro: kunliga cheno aù dividilo por la popoloj?"

Muzeo Homero ankoraùfoje prezentighas kiel forta interesmovilo por eksterlandaj blinduloj, kiuj renkontas unikan modelon en antaùenigo de vidhandikapula artedukado.