Eŭropa projekto “Invisible”

la laborgrupo

9 kaj 10 Marto 2023: tria renkontiĝo de la projekto-partneroj en Pollando.

En ĉi tiuj tagoj, 9a kaj 10a de Marto 2023, Andrea Socrati kaj Greta Sturm de Muzeo Homero troviĝas ĉe la Akademio Humanistyczno-Ekonomiczna de Łódź, en Pollando, por la tria kunveno de la Projekto Invisible.

Invisible estas eŭropa projekto Erasmus plus celanta starigi interŝanĝadon de taŭgaj rimedoj por igi alirebla al vidhandikapitaj lernantoj la studadon de arkitekturo kaj ĝenerale de arto.

La projekto celas akceli inkluzivan edukadon, faciligi alireblon al kulturo kaj disvolvigi novigon en la superaj kaj universitataj kursoj. Tiel agante, la kultura alirebleco povas plene ludi sian rolon, fariĝante
unu el la plej efikaj strategiaj iloj por realigi veran inkluzivan socion.

Muzeo Homero estas ellaboranta gvidliniojn pri la temo kaj gastigos internacian laborkunsidon en Novembro 2023.

La projekton startigis en Aprilo 2022 la gvida universitato Alma Mater Studiorum el Bolonjo.
La dua kunveno okazis en Septembro 2022 en Istanbulo ĉe la Universitato Yeditepe.