Sensoj en somero 2023

oggetti geometrici stilizzati

Ĉiujn merkredojn de la 19a de Julio al la 23a de Aŭgusto 2023.
Spektakloj je la 21:30 en la Korto de Komplekso Vanvitelli, Ankono.
Eniro senpaga.

Revenas Sensi d'Estate, la somera kultura revuo organizita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ĉijare atinginta la 22an aranĝon.

Spektakloj

  • Merkredon la 19an de Julio je la 21:30
    Tango a dos voces. Tonoj kaj versoj de muziko kiu sorĉis la mondon
    Giacomo Medici, voĉo
    Sarita Schena, voĉo
    Massimiliano Pitocco, bandonio
    Massimiliano Caporale, piano
    Alessandro Esposto e Sara Porfiri, dancistoj
  • Merkredon la 26an de Julio je la 21:30
    Novecento de Alessandro Baricco
    Spektaklo de kaj kun Victor Carlo Vitale
    Alessandro Pellegrini, muzikoj kaj piano
    Giovanni Caccia, desegno lumoj
    Viviana Ginebri, kostumoj
    Fabrizio Saracinelli, sursceniga produktado kaj organizado
  • Merkredon la 2an de Aŭgusto je la 21:30
    Via col vento tour
    Duo Bucolico
    Antonio Ramberti
    '''Daniele Maggioli
  • Merkredon la 9an de Aŭgusto je la 21:30
    Juliette. Vivo de kantistino
    de kaj kun Carla Manzon
    Romano Todesco, akordiono
    Produktado MALTE
  • Merkredon la 16an de Aŭgusto je la  21:30
    Ĉiometeja muziko
    ĉar ĉambromuziko ŝajnis al ni troigo
    Luca Pirozzi, gitaro kaj voĉo
    Luca Giacomelli, gitaro
    Raffaele Toninelli, contrabaso
    Emanuele Pellegrini, drumo
  • Merkredon la 23an de Aŭgusto je la 21:30
    Beniamino Gigli kaj la 4 tenoruloj de la 20a jarcento
    Riccardo Serenelli, piano
    Luca Violini, rakonta voĉo
    Dario Di Vietri e Rosolino Cardile, tenoruloj
    Spektaklo dediĉita ab Beniamino Gigli kaj al la tenoruloj  Enrico Caruso, Giuseppe Di Stefano, Mario Lanza kaj Franco Corelli.

Arto

Dum la vesperoj de Sensi d'Estate, de la 21a al la 24a horo, la kolekto Design de Muzeo Homero estas malfermita kaj vizitebla, escepte senpage.

Informoj

La spektakloj estas senpagaj kaj okazas en plena aero en la Korto de Komplekso Vanvitelli. Ĉe malbona vetero ili okazos en la aŭditorio de la Komplekso. Handikapuloj antaŭmendu ĉe 342 50 60364.
Eblos uzi la parkejon "flanko Mandracchio", kie troviĝas aŭtolokoj rezervitaj por handikapitaj spektantoj ĝuste antaŭ la krado de la Komplekso.
Kiu bezonas helpon por atingi la Korton povas voki M&P parcheggi per la mumero 333 61 66 898.Spektantoj kun hundoj tenu ĉiam la kvarpiedan amikon per rimeno kaj havu ĉemane buŝumon surmetendan se necese. Kompreneble gvidhundoj estas akceptataj.
Kiel en pasintaj jaroj nia publiko povos subteni la asocion "Per il Museo Tattile Statale Omero ODV-ETS".

La Revuo Sensi d'Estate 2023  estas realigita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kunlabore kun la Komunumo Ancona, La Mole Ancona, Opera Società Cooperativa e Coop Culture, Associazione "Per il Museo Tattile Statale Omero ODV-ETS", kaj kun la helpo de la volontuloj de la Universala Civitana Servo.