Arkitektura maketo de la Brazilja katedralo

maketo de la Brazilja katedralo

Donaco de Fazenda-Escola Bona Espero

Muzeo Homero posedas ekde hodiaŭ arkitekturan maketon de la katedralo de Braziljo desegnita de la arkitekto Oscar Niemeyer kaj inaŭgurita en 1970.
Ĝin donacis Fazenda – Escola Bona Espero, situanta 250 km norde de Braziljo, meze de savano.
Ĝi estis fondita kaj mastrumata de esperantistoj kiel komunumo de malriĉaj infanoj de Brazilo kaj estas nun kultura centro. Geedzoj Aldo Grassini kaj Daniela Bottegoni subtenas ĝin jam multajn jarojn.


Muzeo Homero estas firme ligita kun la tutmonda esperantistaro, ĉar ĝi estas unu el la malmultaj muzeoj, se ne la ununura, kies retpaĝaro estas tradukita ankaŭ al esperanto sekve de elekto de “demokrata” rilatiĝo kun ĉiuj kulturoj.

La arkitektura maketo de la Brazilja katedralo, realigita de memstara metiisto, estas ligna; ĝi altas 35 kaj larĝas 50 cm-ojn kaj ebligas palpesploradon de tiu strukturo hiperbola kaj suprencelanta.
La konstruaĵo prezentas du manojn moviĝantajn al la ĉielo kaj tenantajn krucon.
Danke al tiu donaco eblos kompreni la modernan arkitekturon, kompleksan kaj futurisman de la katedralo dediĉita al Nossa senhora Aparecida (Apero de Nia Sinjorino).