Voĉo, spegulo de l’animo

poltrone di un teatro

De la 17-a de Februaro ĝis la 24-a de Marto 2021

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, kunlabore kun Amikoj de Liriko “Franco Corelli” de ankono, organizas ciklon de interretaj prelegoj titolitan "Voĉo, spegulo de l'animo".

La voĉo, ilo kiu donas formon al niaj pensoj, esprimas ideojn, sentojn, emociojn. La voĉo, spegulo de l’ animo, kiu tra fleksioj kaj kadencoj rakontas nian personecon.

Tra la pripensoj de fakuloj kaj artistoj ni malkovros la deklinaciojn kaj la rolon, kiujn voĉo alprenas en la artoj: teatro, voĉa muziko, opero, dublado.
En Februaro kaj Marto 2021, de la 18-a horo ĝis la 19.30 sur la reta platformo Zoom de Muzeo Homero.

Vi povos partopreni kaj interveni en la renkontiĝoj. Registriĝo estas senpaga sed nombre limigita: anoncu vin ĉe la retadreso conferenze@museoomero.it aŭ spektu la realtempan elsendon de la programo sur la YouTube-paĝo de Muzeo Homero.

Kalendaro

  • Merkredon la 17-an de Februaro
    La voce specchio del tempo
    (Voĉo, spegulo de l’ tempo)
    Roberto Morpurgo, verkisto. Teatra aŭtoro kaj reĝisoro, kunlaboras kun la radio de itallingva Svisujo. 
  • Merkredon la 24-an de Februaro
    Cantami o divo - La Storia si mette all'opera
    (Al mi kantu, ĉielulo – Operoj en la historio)
    Alberto Mattioli, verkisto, muzika kritikisto de La Stampa de Torino.
  • Merkredon la 3-an de Marto
    Melo-Dramma: Quando il Canto si fa Teatro
    (Melo-Dramo: Kiam Kanto fariĝas Teatro)
    Piero Mioli, verkisto, docento pri muzikhistorio ĉe la Konservatorio de Bolonjo.
  • Mardon la 9-an de Marto
    "Da Tiranno ad Amante". Le voci maschili nel melodramma.
    ("De Tirano al Amanto". La viraj voĉoj en la melodramo.)
    Gabriele Cesaretti, docento pri beletro, verkisto kaj publicisto, kunlaboras kun multaj naciaj gazetoj.
  • Merkredon la 24-an de Marto
    La voce è la tua impronta digitale- Il teatro. Il doppiaggio. La vita
    (Voĉo estas via fingra premsigno - Teatro. Dublado. Vivo.)
    Luca Violini, aktoro kaj dublisto. Fondinto de Quellicheconlavoce (Tiujkiujpervoĉo).
  • Merkredon la 7-an de Aprilo (dato postŝovita de la 17-a de Marto)
    "Al Tuo Perpetuo Canto". Le voci femminili nel melodramma. ("Je via senfina kanto". La virinaj voĉoj en la melodramo.)
    Cristiano Veroli, muzikologo. Konstante kunlaboras kun la Fondaĵo de la Regiona Orkestro de Markio.
  • Ĵaŭdon la 8-an de Aprilo
    Renkontiĝo por festi la centjariĝon de Franco Corelli
    Fabio Brisighelli, muzikkritikisto pritraktos