Sensoj en somero 2009 – Oka aranĝo

copertina depliant

Plursensaj vojaĝoj el arto, muziko, odoroj kaj gustoj.
Ĉiujn ĵaŭdojn de Julio kaj Aŭgusto je la 21.30
Ankono, Muzeo Homero, str. Tiziano 50.

Revenas "Someraj Sensoj", la jam tradicia kultura rendevuo, kiu kapablis allogi grandan publikon per siaj plursensaj vojaĝoj el arto, muziko, odoroj kaj gustoj.
La oka aranĝo naskiĝas kun la patronado de Regiono Markio, de la Provinco kaj Komunumo Ankono kaj kun la subteno de Banko de Markio.

Muziko, Teatro, Skulptarto

Terrazza Palazzo Leopardi, Palazzo Regione Marche – Eniro elde Muzeo Homero.

Spektakloj, koncertoj, prezentaĵoj en la spirito de la junularo kaj de la tradicio.
La koncertoj ampleksas ĉiujn ĝenrojn – klasikan, modernan, funkon, popon, ĵazon – kaj ĉiujn generaciojn: de la novaj promesoj de Instituto Pergolesi kaj de la Muzika Akademio de Ankono ĝis la popolkantoj.
De “La Macina” (20an de Aŭgusto), de junulaj lokaj jazbandoj ĝis la omaĝo al Fabrizio De Andrè fare de Domenica Vernassa, kiu malfermos la serion.
Elstaros ĉijare ankaŭ sporto, kun speciala evento dediĉita al Candido Cannavò: vespero kunordigita de la publicisto Massimo Carboni, kaj kiu havos kiel protagonistojn atletojn, artistojn, kaj la skulptaĵon "Candido" realigitan de Felice Tagliaferri (9an de Julio).
Ne mankos teatraj prezentaĵoj kaj "renkontiĝoj kun la aŭtoro".

Paŭzo el arto

En la salonoj de la Muzeo estos ĉiam disponebla loko dediĉita al nuntempa arto travivenda per la menso kaj la manoj.

La laborejoj de l'gusto

Temas pri amiketosaj gvidataj gustumadoj:
en la ĉeesto de la produktantoj kaj kun la helpo de spertuloj oni parolas pri manĝaĵoj kaj vino, oni komparas kaj pridemandas, oni gustumas kaj palpas, taksas kaj komentas en luda etoso, ĉiam memorante, ke bonĝgustaj nutraĵoj kaj vino estas antaŭ ĉio plezuro.
Laŭ antaŭmendo, ĉiujn ĵaŭdojn krom la 9a de Julio kaj la 13a de Aŭgusto
je la 20.00. Maksimuma nombro: 35 homoj. Kosto: 5 eŭroj.

La murpentraĵo "Ĉielo kaj Tero"

Ĉijare la enkortaj gustumadoj havos kiel scenaron la lazuron de la ĉielo, la verdon de la tero kaj la flavon de la stipoj, kiujn la knaboj elektis por prezenti sian urbon. Ideo fontinta el la kunlaboro inter Muzeo Homero kaj la unuagrada mezlernejo Donatello por plibeligi komunan subĉielan lokon.
La realigon ebligis la kontribuo de la firmo Rumori el Ankono.

Gustumado – Korto de Muzeo Homero

Ĉiuj vesperoj finiĝas per la gustumado de trinkaĵoj, ŝorbetoj kaj tradicia glaciaĵo.
La trinkaĵojn disponigas la firmo Cecconi Mario el Osimo. La glaciaĵojn pretigas la tradicimaniera glaciaĵejo “Al Belveder” el Agugliano.

Informoj

Naŭ vesperoj, ĉiujn ĵaŭdojn de Julio kaj Aŭgusto de la 2° de Julio ĝis la 27° de Aŭgusto je la 21.30.
Eniro senpaga. En la vespero de la 20a de Aŭgusto oni akceptos libervolajn monoferojn favore al la Asocio por la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
Sidlokoj estas kvante limigitaj. Lokrezervojn oni akceptas nur por handikapuloj.
Por informoj kaj mendoj oni turnu sin retpoŝte al info@museoomero.it
Aŭ telefone al n-ro 071 28 11 93 5.
Someraj laborhoroj de la Muzeo: Julio kaj Aŭgusto, de mardo ĝis vendredo: h. 9-13 kaj 17-22. Sabaton kaj dimanĉon: 17-22.
Fermotagoj: la lundoj kaj la 15a kaj 16a de Aŭgusto.