Sabaton la 16-an de Majo: Nokto de Muzeoj 2009 kun la tuŝkontaktadoj de Muzeo Homero

locandina Notte dei Musei

Sabaton la 16-an de Majo, malfermo 21 - 24

Kunlabore kun la Ministerio por Kulturaj Riĉaĵoj kaj Agado kaj kun la Fakultato pri scienco de komunikado de Macerata

Malfermi la ŝtatajn muzeojn nokte kaj senpage, tiel ebligante la ĝuadon de la netakseblan artan trezoron de Italio ankaŭ fare de tiuj, kiu ne kapablas ion fari dum la kutimaj vizithoroj.

Jen la senco de la iniciato "La Nokto de Muzeoj" estiĝinta en 2005 laŭ ideo de la franca Ministerio pri Kulturo kaj Komunikado.

Sabaton la 16-an de Majo de h21 ĝis h24 la ekspoziciajn ejojn de Muzeo Homero karakterizos la ĉeesto de reliefaj tabuloj diversformaj kaj diversgrandaj, kiu stimulos la vizitantojn al efektivigo de "tuŝkontakadoj", nome de abstraktaj manvojaĝoj, kiel deklamite de Filippo Tommaso Marinetti en sia "Manifesto pri Palpsensismo", je kiu la iniciato inspiriĝas.
La palpsentajn sugestojn naskitajn de la tabuloj riĉigos kaj kompletigos "sonkunmetaĵoj".
La vizitantoj, okulbandaĝitaj, povos ĝui ekscitan perceptan kaj estetikan sperton riĉan je stimuloj kaj sugestioj.

La iniciato, elpensita de Massimiliano Trubbiani, estos akompanata de didaktika laborejo, aparte celanta publikon el infanoj kaj knaboj, koncernanta la realigon de malgrandaj reliefaĵoj, utiligante diversajn materialojn.

Informoj kaj antaŭmendoj

Kiam: sabaton la 16-an de Majo de 21 ĝis 24.
Kie: Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Via Tizano 50 - Ancona.
Eniro: senpaga.
Didaktika laborejo por infanoj kaj knaboj: 3 eŭrojn.
Deviga antaŭmendo nur por la laborejo. La aranĝo estas tute senpaga por handikapitoj kaj iliaj akompanantoj.
Telefono: 071 28 11 935.
Fakso: 071 28 18 35 8.
Retpoŝto: info@museoomero.it