Al Barcelono kun Muzeo Homero

Barcellona, Gaudì

De la 27a de Oktobro ĝis la 1a de Novembro.

De la 27a de Oktobro ĝis la 1a de Novembro.
Perŝipa transmariĝo kaj palpsentaj vizitoj.
La familieca kaj simpatia etoso de Muzeo "Homero".
Kulturo kaj amuziĝo en unu el la plej ravaj eŭropaj urboj.
Baza prezo: 470 eŭroj.

Programo

  • Kolektiĝo la 27an de Oktobro en Civitavecchiakaj enŝipiĝo je 20.00 (ekveturo je 22.15).
  • Merkredon la 28an de Oktobro, je la 18.15 alveno en Barcelono. Translokiĝo al la hotelo.
  • 29an, 30an, 31an de Oktobro: aŭtoĉaraj vizitoj matene; liberaj posttagmezoj.
  • Sabaton la 31an, je la 20a horo: enŝipiĝo en Barcelono (ekveturo je la 22.15).
  • Dimanĉon la 1an de Novembro, je la 18.15: alveno en Civitavecchia.

En la aliĝkotizo estas inkluzivitaj:

  • Ŝipveturo tien kaj reen kun ferdeka sidloko;
  • enŝipaj manĝoj (du matenaj, du tagmezaj kaj du vesperaj);
  • tri tranoktoj en kvarstela hotelo en dulita ĉambro
  • je duontaga priservado (matenmanĝo plus unu plia manĝo);
  • aŭtoĉara veturigo de la haveno al la hotelo kaj de la hotelo al la haveno;
  • itallingva ĉiĉeronado kaj aŭtoĉara veturigo dum la matenaj vizitoj;
  • enirbiletoj por la antaŭviditaj vizitoj;
  • asekuroj.

La kotizo ne inkluzivas nelistigitajn servojn, kaj speciale:

  • la vojaĝon de la loĝloko al Civitavecchia;
  • tri manĝojn en Barcelono;
  • la individuajn memaranĝitajn ekskursojn.

Aldonaj servoj aparte pagendaj:

  • En la ŝipo, por ĉiu homo (tien kaj reen):
  • kajuto individua 123 eŭroj;
  • kajuto dulita 76 eŭroj;
  • kajuto trilita 47 eŭroj;
  • kajuto kvarlita 36 eŭroj.

En la hotelo

  • Unulita ĉambro (tri noktojn) 111 eŭroj.

La aranĝo efektiviĝos se oni atingos 30 partoprenantojn.
Ni petas vin aliĝi tuj (limdato la 17a de Septembro), telefone ĉe Muzeo "Homero" 071.28 11 93 5 (Alessia) aŭ Rekte ĉe Daniela Bottegoni 339/8007222.
Ne preterlasu okazon por ekskluziva vizito.
En urbo plena de moderneco kaj kulturo.