Remalfermo la 1-an de Februaro 2021

pubblico che toccano le opere della sala greca in totale sicurezza

Estas ĉiam iu "unua fojo"!

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero malfermiĝos por la publiko morgaŭ unuafoje en 2021 kaj unuafoje en lundo.

Ŝanĝiĝis fakte horoj kaj tagoj de malfermiĝo pro la konataj COVID-limigoj kaj, estante Markio flava regiono, ni povas akcepti vin en labortagoj, sedestos fermitaj en festotagoj.

Jen niaj laborhoroj: de lundo ĝis vendredo de la 16.00 ĝis la 19.00 horo.
Sabate kaj dimanĉe: fermite.

Plia novaĵo: nepre necesas antaŭmendo.
Telefonu aŭ sendu whatsapp al 335 56 96 985 de lundo al vendredo inter la 9.00 kaj la 13.00 kaj en malfermaj horoj.

La nombro de vizitantoj estos limigita al po 10 en ĉiu ĉambro.
Ĉe la eniro ni mezuros vian temperaturon kaj vi devos plenigi mematestan folion;poste ni liveros al vi gantojn por unufoja uzo por ke vi povu plene ĝui la viziton palpesplorante la verkojn.
Vi devos kompreneble alveni kun propra ŝirmomasko; dum la tuta vizito vi devos surhavi ĝin kaj resti je dumetra distanco de nefamilianoj.
Bonŝance niaj ejoj estas vastaj kaj aerŝanĝo estas konstanta.

Vi trovos ankaŭ la ekspozicion "Tio, kio devis okazi" de Giovanni Gaggia.