Dante Ferretti donacas reliefan planon al Muzeo Homero

Dante Ferretti kaj foto de la pinto de la Mole Vanvitelliana kaj nigra kaj ruĝa skribo "Unua sceno"

Dimanĉon la 5-an de Marto je 16:00.
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero
.

Dante Ferretti, internacie fama scenaranĝisto kaj kostumisto el Macerata, Gajninto de 3 Oscar-premioj kaj pluraj kvalitatestoj, dimanĉon la 5-an de Marto ekde la 16-a horo vizitos Muzeon Homeron kun la edzino kaj kunlaborantino Francesca Lo Schiavo.

La rendevuo estas programero, inter aliaj, de Scenaria, la unua eŭropa festivalo dediĉita al scenaranĝado,
kies arta direktoro estas Dante Ferretti.

La okazon naskas la volo de la majstro donaci al nia Muzeo subskribitan kopion de la reliefa plano de scenaro: labirinto de la fortikaĵo kie estis lokita la filmo "Il nome della rosa", el la samtitola romano de Umberto Eco. Ĉeestos ankaŭ la artisto Niba el Recanati, kiu realigis la kopion el la originalo.
La urbanaro estas invitata partopreni.

Post la oficiala transdono, la reliefa plano restos ekspoziciata ĉe nia Muzeo okaze de la tridekjara datreveno de ĝia fondo.