Muzeo Homero eksportas alireblecon al Aleksandrio (Egiptujo)

gruppo di circa 20 operatori museali  con diploma in mano

20-a kaj 21-a de Decembro 2022.
Krom en formado de muzeaj deĵorantoj kaj instruistoj, Muzeo Homero kunlaboris en la aranĝo de palpsenta vizitvojo okaze de la baldaŭa remalfermo de la Egipta Muzeo, lanĉis kun lernejoj projekton por la produktado de palplibroj kaj lanĉos konkurson por la realigo de plursensa verko.

Formado

Finiĝis, per la transdono de atestiloj fare de la Direktoro de la Itala Kultur-Instituto en Kairo, Davide Scalmani, kaj de la Prezidanto de Muzeo Homero, Aldo Grassini, la formada kurso titolita "Alireblo de vidhandikapuloj al kulturaj riĉaĵoj", en kiu prelegis, krom la Prezidanto, d-rino Annalisa Trasatti kaj prof. Andrea Socrati en Aleksandrio, Egiptujo, la 20-an kaj 21-an de Decembro 2022.

La kurso direktiĝis al egiptaj instruistoj kaj muzeaj fakuloj kadre de kunlaboro koncernanta projekton pri alirebleco por vidhandikapuloj ĉe la helena-romia Muzeo en Aleksandrio.

La iniciato, lanĉita de la Itala Ambasado en Kairo kunlabore kun la tiea Itala Kultur-Instituto, la egipta Ministerio pri Turismo kaj Antikvaĵoj, la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, la Arkeologia Muzeo de Jesi, la Arta Liceo Edgardo Mannucci de Ankono, celas kuraĝigi alireblecon al kulturaj riĉaĵoj kaj artan kaj estetikan edukadon de vidhandikapuloj. Plia celo estas stimuli, precipe en junuloj, kreskon de konscio kaj sentemo pri la temoj de diverseco kaj inkluziveco.

Palpsenta vizitvojo

Fakte, pro la estonta remalfermo de la helena-romia Muzeo de Aleksandrio, estas nun realigata palpsenta vizitvojo, kiu ebligos al vidhandikapuloj aliri 12 elektitajn objektojn danke al la pretigo, fare de Muzeo Homero, de brajlaj didaskalioj kaj informoj, kune kun aŭdmemoriloj kun klarigoj pri la vizito.

Projekto kun lernejoj kaj kun la Arkeologia Muzeo de Jesi

Al la formada kurso estis invititaj ankaŭ kelkaj egiptlernejaj instruistoj de la Salesana Instituto Don Bosco de Aleksandrio kaj kelkaj fakuloj de la prestiĝa Aleksandria Biblioteko kun la celo faciligi al siaj lernantoj la ekkonon de la verkoj de la Helena-Romia Muzeo. Partopreninte en la formada kurso la instruistoj povos gvidi siajn klasojn en la realigado de kelkaj "palplibroj" (plursensaj libroj kun reliefaj bildoj kaj teksto ankaŭ brajla) pri verkoj de la Helena-Romia Muzeo.
Paralele, italaj studentoj de la Arta Liceo de Ankono realigos palplibrojn pri la verkoj de la Arkeologia Muzeo de Jesi. La iniciato celas plifaciligi ĉe handikapitaj studentoj la muzean konon kaj la komprenon de arkeologiaj objektoj. Ĝi ankaŭ celas stimuli rilatojn inter la Arkeologia Muzeo de Jesi kaj la Helena-Romia Muzeo de Aleksandrio, kie, interalie, en la komencaj jaroj de la dudeka jarcento, rolis kiel Direktoro
la scienculo Mariano Bartocci naskiĝinta ĝuste en Jesi.

Kadre de kultura interŝanĝo karakterizita de inkluziveco kaj integriĝo, oni realigos ankaŭ serion de interretaj renkontiĝoj inter studentoj de la du landoj.
La "palplibroj" realigitaj de la koncernataj studentoj estos prezentataj okaze kaj de la remalfermo de la Helena-Romia Muzeo kaj de la inaŭguro de la palpsenta vizitvojo en la sama Muzeo, kaj estos poste ekspoziciataj kaj en Aleksandrio kaj en Jesi.

Konkurso por la Belartaj Akademioj

Estos ankaŭ lanĉita, por studentoj de Belartaj Akademioj de la regiono Markio kaj de la Belarta Fakultato de Aleksandrio, konkurso por la realigo de verko inspirita de trovaĵo de unu el la du kunlaborantaj muzeoj
(la Helena-Romia Muzeo de Aleksandrio kaj la Arkeologia Muzeo de Jesi). La verko havu nepre plursensajn karakterizojn, estu ĝuebla per palpsento kaj konsistu el almenaŭ du malsamaj materialoj.
La gajninto estos premiita okaze de la malfermo de la Helena-Romia Muzeo de Aleksandrio.