Ekspozicio “Le Patamacchine”

mani di bimbo toccano una patamacchina

7 Decembro 2022 - 10 Aprilo 2023.
Inaŭguro 6 Decembro h. 17:00.
Ankono, Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
Fantazio kaj ironio.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero gastigas la ekspozicion "Le Patamacchine", t.e. vivsavilo necesa por pluvivado de fantaziaĵoj.
Temas pri interaga aranĝo ideita kaj realigita de la asocio "La luna al guinzaglio" (La luno je kolrimeno) de Potenza, Salone dei Rifiutati.
La verkokolekto inspiriĝas je la senutilaj maŝinoj de la svisa skulptisto Jean Tinguely kaj je la principoj de la "Patafiziko" de Jarry, t.e. je la "scienco de imagaj solvoj".

Imagaj maŝinoj

La Patamaŝinoj, kiel "la revkatalogilo", "la pacigfono", "la sinestim-potencigilo" estas mekanikaĵoj konstruitaj nur per materialoj forĵetitaj aŭ uzitaj, ĉefe el elektrikaj aŭ elektronikaj aparatoj.

Temas pri maŝinoj nutritaj de fantazio, ŝvebantaj inter realo kaj sensenceco, absurdaj, ironiaj, kapablaj amuzi, naski scivolemon kaj perceptajn senorientiĝojn. Maŝinoj kun kiuj interagi helpe de instrukcia libreto. Ĉiu objekto enhavas krean potencialon kiu meritas akcepton kaj disvolvon, ĉar ĉiu aĵo povas esti re-malkovrita en siaj mil eblecoj.

La ekspozicio celas igi la vizitantojn pripensi la gravecon de homaj interrilatoj kaj de la respekto por la medio, kontraŭante per kreivo kaj fantazio la logikon de "uzo kaj forĵeto". La estonto de nia medio dependas de la maniero kiel ni vivas en ĝi, kaj de la ekologia dimensio kiun ni kapablos esprimi.
La skipo de Muzeo Homero gvidos vin en la ekspozicio por provi vian imagpovon.

Donacu "La Patamaŝinojn"

Ni pretigis enirbileton kiun vi povas donaci al kiu vi deziras, por ke li aŭ ŝi travivu la unikan sperton de la ekspozicio en gvidata vizito. Venu preni ĝin ĉe Muzeo Homero: elektu la nombron de amikoj al kiuj donaci ĝin, kaj ili elektos la daton de la vizito.

Informoj kaj antaŭmendoj

Periodo: de 7 Decembro 2022 al 10 Aprilo 2023.
Horoj: de mardo al sabato 16:00 - 19:00; dimanĉe kaj festotage (26 Deicembro, 6 Januaro) 10:00 - 13:00 kaj 16:00 - 19:00; 1° Januaro: 16:00 - 19:00.
Fermite: lunde; 24, 25 kaj 31 Decembro.
Antaŭmendo deviga: Telefono kaj Whatsapp 335 56 96 985, retpoŝto prenotazioni@museoomero.it
Aĝo konsilata: 0-99 jaroj. Je la kosto de 5 eŭroj eblas ĝui gvidatan interagan viziton al la ekspozicio kaj eniron al la kolekto Design. Senpage por infanoj 0-4-jaraj, handikapuloj kaj ties akompanantoj.