Protagonistoj en la filmo “Manoj palpas la mondon”

Aldo Grassini e Daniela Bottegoni si abbracciano seduti in una panchina riprendendo i protagonisti di una scultura in marmo di Vangi accanto a loro.

Ekas en Japanujo projekciado de la dokumenta filmo kies protagonisto estas Muzeo Homero.

"Palpi per la manoj skulptaĵon por percepti ereton de ĉi tiu mondo. Mi ekvidis foton montrantan viron kiu brakumas skulptaĵon. Kaj mi ekscivolis kial li palpas ĝin tiel ameme."

Tiel skribas la japana reĝisorino Koko Okano, kiu plurfoje en la lastaj jaroj venis al Italio kaj al Muzeo Homero por rakonti la ideon, kiu kondukis al la kreo de Muzeo tute palpsenta, kie sperti la perceptadon de arto preter la superregado de vidpovo. Koko, kiu dum multaj jaroj okupiĝis pri muzea mastrumado en Japanujo, estis impresita de nia realaĵo kaj konstruis la filmon pasigante multe da tempo kun la fondintoj de la Muzeo, Aldo kaj Daniela, aŭskultante la spertojn de la skipo, filmante niajn agadojn. Ŝi serĉis krome similajn realaĵojn en Italujo.

Tiel naskiĝis la dokumenta filmo "Manoj palpas la mondon", daŭrantan 60 minutojn, kiu estos projekciata premiere la 26-an de Novembro ĉe Muzeo Vangi de Shizuoka, la 3-an de Decembro ĉe Kyoto National Museum of Modern Art, la 4-an de Decembro ĉe National Art Center Tokyo.
Por ebligi serenan ĝuadon de la filmo al ĉiuj, inkluzive de vidaj kaj aŭdaj handikapuloj, danke al kunlaboro de CINEMA Chupki TABATA la filmon akompanos parola klarigo de la bildoj kaj subtitoloj en la japana.

Koko Okano

Naskita en 1973, Koko akiris majstrodiplomon pri arto kaj artdidaktiko ĉe Columbia University Graduate School. Ŝi okupiĝis pri projektado de la ekspozicioj "Mirsento - En alia ĝardeno", "Ĉiuj bezonas ŝtonon - Vidi la mondon tra okuloj kaj manoj" ĉe Muzeo Vangi. Studas la eblecojn de artdidaktiko bazita sur sensoj ne limigitaj al vidpovo.

Slipo pri la filmo

Jaro de eldono: 2022.
Lando de eldono: Japanujo.
Daŭro de projekciado: 60 minutojn.
Originala lingvo: japana, itala.
Reĝisorado kaj filmado: Koko Okano.
Muntado: Yuzuru Hayakawa (polepoletimes).
Reĝisorasistanto: Marco Campagna.
Traduko de subtitoloj: Naome Asaoka.
Musikaĵoj: Umitaro Abe, Maki Nakano/Yann Pittard.
Arte pubblicitaria: Koji Ise, Ai Komagata.
Interreta paĝaro: Rui Ishiguro (gm projects).
Sceneja Fotografio: Koko Okano.
Produktado: Pangolin arte.
Kun la kunlaboro de: Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, MART - Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto de Trento kaj Rovereto, polepoletimes, Muzeo Vangi.