Zomado sur arto

zoom arte

Kvin internacie elstaraj institucioj, invitite de Muzeo Homero, rakontas arton de antikveco ĝis hodiaŭ.
De la 23-a de Septembro ĝis la 18-a de Novembro 2020
.
Interretaj renkontiĝoj en la interreta kunvenejo Zoom kaj sur la Facebook-paĝo de Muzeo Homero.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero organizas serion de 5 interretaj renkontiĝoj sub titolo "Uno zoom sull'arte" (Zomado sur arto) proponanta grandajn kulturajn instituciojn kaj elstarajn personojn.
Invito al partopreno direktiĝas al fakaj agantoj kaj studantoj kaj al ĉiuj ŝatantoj de Arto kaj kulturlokoj por fokusigi kelkajn temojn pasiigantajn tiujn, kiuj pro interesiĝo kaj intelekta scivolemo volas plenigi sian senokupan tempon per la plezuro funkciigi sian cerbon.

Kalendaro de renkontiĝoj
Merkrede de la 18-a h. ĝis la 19.30

  • 23-an de Septembro – Klasika heredaĵo en la "street art". Parodio kaj devioj
    Zorge de Cyrille Gouyette, arthistoriisto kaj respondeculo pri la eduka fako de Luvro
    Intervjuita de Loretta Secchi, Universitato de Bolonjo.
  • 7-an de Oktobro – Serĉe de Seti I: arkeologia policromano inter Egiptujo kaj Romo Ĉefurbo
    zorge de Giuseppina Capriotti, Respondeculo de Centro Archeologico Italiano en Kairo
  • 21-an de Oktobro - Brera: re-pripensi muzeon
    zorge de James Bradburne, Ĝenerala direktoro de Pinacoteca di Brera
    Intervjuita de Nunzio Giustozzi, artihistoriisto, editor Electa
  • 4-an de Novembro – Cifereca revolucio kaj Humanismo
    zorge de Christian Greco, Direktoro de Museo Egizio de Torino
  • 18-an de Novembro - Reggia di Caserta verda muzeo: la historiaj riĉaĵoj de arto kaj pejzaĝo por daŭripova disvolviĝo de la socio
    zorge de Tiziana Maffei, Direktorino de Reggia (reĝejo) de Caserta

La renkontiĝoj okazas en la interreta kunvenejo Zoom: paretopreno estas senpaga, sed lokoj estas nombre limigitaj. Oni devas antaŭanonci sin retpoŝte ĉe conferenze@museoomero.it, alie oni povas realtempe ĝui la prelegon sur la Facebook-paĝo de Muzeo Homero (escepte de la renkontiĝo de la 7-a de Oktobro).

Muzeo Homero, en kriza periodo por la ĝuado de kulturaj riĉaĵoj pro la tre pezaj limigoj truditaj de la pandemio - des pli kaze de palpsenta muzeo – reagas per riĉenhava iniciato, utiligas la helpon de teknologio kaj rifuzas kontentiĝi per laŭborda navigado atendante pli favoran tempon.
Per "Uno zoom sull'arte" ĝi volas pruvi, ke ajna tempo povas fariĝi "la plej bona".