Ekspozicio “Pasolini pentristo”

case

De la 29-a de Oktobro 2022 al la 16-a de Aprilo 2023.
Galleria d'Arte Moderna, Roma.

En Romo, ĉe la Galerio de Moderna Arto disvolviĝas nun "Pasolini pentristo", ekspozicia projekto unika,
tute nova en sia speco, elpensita por la centjariĝo depost la naskiĝo de Pier Paolo Pasolini (1922-1975).
La ekspozicio celas realtiri atenton al grava arta aspekto, ofte preteratentita de la kritiko, en la multflanka krea kunteksto de la verkisto kaj reĝisoro.
Estas ekspoziciataj pli ol150 verkoj elektitaj el la enhavo de la kolekto de Gabinetto Scientifico Letterario G.P. Vieusseux de Florenco, konservanta la plej grandan kolekton de verkoj de Pasolini, sed ankaŭ de la Fondazione Cineteca de Bolonjo, de Centro Studi Pier Paolo Pasolini de Casarsa, unuafoje ekspoziciataj ekster la loka Casa Colussi, de Archivio Giuseppe Zigaina, kaj de privataj kolektantoj.

Alirebleco

Apartan atenton oni dediĉis al alirebleco: por vidhandikapuloj oni projektis, kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono, specifan vizitvojon ekipitan per ses reliefaj desegnoj kaj rilataj parolaj priskriboj. Disponeblos krome senpagaj palpsentaj vizitoj gvidataj de fakuloj.
Kunlige kun la ekspozicio oni organizos serion de kulturaj renkontiĝoj, legadoj kaj projekcioj rilataj al la temoj alfrontitaj en la ekspozicio, sub la titolo "Pasoliniana. pri Pasolini pentristo", zorge de
Silvana Cirillo kaj Claudio Crescentini.
La projekton, prizorgatan de Silvana Cirillo, Claudio Crescentini kaj Federica Pirani por Galleria d'Arte Moderna de Romo, antaŭenigas Roma Culture, Sovrintendenza Capitolina ai Beni Culturali, "Sapienza" Università de Romo, Fakultato de Beletro kaj Filozofio, Departemento de Modernaj Beletro kaj Kulturoj,
Gabinetto Scientifico Letterario G.P. Vieusseux de Florenco, Centro Studi Pier Paolo Pasolini de Casarsa della Delizia (Pordenono) kaj Fondazione Cineteca de Bolonjo, kunlabore kun Archivio Giuseppe Zigaina kaj la organizo de Zètema Progetto Cultura. Radio Partner Dimensione Suono Soft.
La katalogon eldonis Silvana Editoriale.

Tempoj: de mardo al dimanĉo h. 10:00 - 18:30.
Lasta eniro duonhoron antaŭ la fermo.
Fermotagoj: lundo, 1-a de Januaro, 1-a de Majo kaj 25-a de Decembro.
Informoj: tel. 06 0608 ĉiutage de h. 9:00 al 19:00