Aŭtunaj kulturaj prelegoj

partenone

La 21-an de Oktobro kaj la 4-an, 11-an kaj 18-an de Novembro 2022 je la 17.00.
Ankono, Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

La helena Instituto de Kultura Diplomatio organizas ĉe Muzeo Homero serion de senpage ĝueblaj kulturaj prelegoj patronitaj de la Markia Akademio de Sciencoj, Beletro kaj artoj kaj de la Itala Asocio de Klasika Kulturo, ankona delegacio.

21-a de Oktobro, h. 17:00
Harmonio de formoj laŭ'la kanono de Polikleto
Prof. Fabrizio Bartoli

Polikleto (en la helena: Πολύκλειτος, Polýkleitos) estis helena skulptisto, bronzisto kaj teoriisto, aktiva proks. inter 460 kaj 420 antaŭ Kristo, fama pro sia kanono. Li estis unu el la plej grandaj figuroj de la helena skulptarto de la klasika periodo, de kiu dependas granda parto de la helena skulptarto de la sekva jarcento.
Neniu el liaj originalaj verkoj atingis nin, kaj fakte ni povas admiri nur kopiojn realigitajn en la romia epoko.

4-a de Novembro h. 17:00
La orfeisma tradicio en Helenujo kaj en Granda Helenujo
Prof. Fabrizio Bartoli

Orfeismo disvolviĝas en antikva Dakujo-Trakujo en historia periodo ĉirkaŭ la naŭa jarcento antaŭ Kristo, post Homero, kaj poste en Helenujo kaj Italujo (Granda Helenujo).
Ĝi rilatas al Orfeo, mita persono, konsiderata granda saĝulo, magiisto, teologo, noviganto kaj reordiganto.

11-a de Novembro h. 17:00
Alexandros kaj Siddhartha. Vojaĝo al la limoj de ĉio konata kaj la bildo de dio
Prof. Massimo Lopez

Alexandros kaj Siddhartha, du historiaj personoj tiel malsamaj kaj malproksimaj kiel homoj, realigis esceptajn farojn, plenumis nekredeblan vojaĝon ĝis trans la limojn de ĉio konata, unu tra la plej vasta imperio, al la limo de la mondo mem, la alia en la senlimaj spacoj de la interna universo.
Helenismo kaj budhismo renkontiĝas, tamen, en aparta azia regiono, kaj naskas artan esprimon de formoj tre originalaj kaj de profundaj implicoj, ebligantaj al ni sindemandadon pri la naturo de la vojaĝo al nekonateco.

18-a de Novembro h. 17:00
Agordiĝi al la universala harmonio (aktualeco de la pitagora kaj platona instruo pri harmonio)
Prof. Fabrizio Bartoli

"Kiu afero estas la plej bela? Harmonio estus respondinta pitagorano", (Jambliko - Vivo de Pitagoro).
Retrovi psikofizikan kaj internan harmonion fariĝas pli kaj pli grave en la epoko kiun ni travivas.
En la helena tradicio ni havas du "gigantojn", la grandajn filozofojn Pitagoro kaj Platono, kiu pritraktis la temon harmonio en profunda maniero; de ili ni havas multon por lerni kaj ilia instruo estas certe ankoraŭ aktuala. Harmonio estas unu el la fundamentaj temoj en la filozofia pensado de Pitagoro kaj poste de platono. Harmonion oni konceptis en universala senco kaj ĝi do koncernis kaj naturon kun ĝia geometrio kaj ĝiaj harmoniaj rilatoj de la teraj kaj kosmaj cikloj, kaj muzikon, kaj realigon de socia harmonio per justa etiko.
Oni rakontas ke Pitagoro (580-495 antaŭ Kristo) aŭdis la "muzikon de la sferoj".
En simbola senco, tio povus signifi la kapablon vidi, kontempli kaj aŭskulti la universalan harmonion.
Aŭskulti kaj kompreni la universalan harmonion devus esti fundamenta tasko, por poste "agordiĝi" kun ĝi, kun tiu harmonio troviĝanta en ĉiu parto de la kosmo.
Necesas retrovi atenton por tiu universala harmonio, la harmonio de la sferoj, kaj pli bone kompreni la gravecon de akordiĝo kun tiuj universalaj principoj, koncepto revokanta la grandan valoron de la antikva egipta principo de la hermesa tradicio "Kiel Supre, tiel malsupre", poste reprenita de kristanismo "kiel en Ĉielo tiel en tero".

Informoj kaj antaŭmendoj

Telefono: 3403477226
Retpoŝto: info@iedc-ancona.com
Istituto Ellenico della Diplomazia Culturale