Muzeo Homero en Libano

31 Oktobro, 1 kaj 2 Novembro 2022.
Projekto "Doors. Please touch".
Bejruto, Nacia Librejo.

Muzeo Homero daŭrigas sian agadon je internacia nivelo startigante la duan fazon de projekto "Doors. Please Touch", celanta plibonigi alireblecon en la ĉefaj muzeoj de Libano. La projekton antaŭenigas la en Bejruto sidanta asocio "Red Oak" kunlabore kun la libana Ministerio de Kulturo, la Itala Instituto de Kulturo en Bejruto, la Nacia Muzeo de Bejruto kaj la Libana Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto MACAM de Aalita.
La 31-an de Oktobro kaj la 1-an kaj 2-an de Novembro, ĉe la Nacia Librejo de Bejruto, por docentoj kaj muzeaj kaj kulturaj agantoj Andrea Socrati disvolvos formigan agadon pri la problemoj de alirebleco al la kulturaj riĉaĵoj fare de handikapuloj, pli speciale vidaj.
Oni krome organizos gvidatajn vizitojn kaj debatseminariojn kun studentoj kun kaj sen handikapoj en la prestiĝa Nacia Arkeologia Muzeo de Bejruto kaj ĉe Muzeo MACAM.
Fine, kun docentoj de la libanaj lernejoj, oni interkonsentos pri kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaborado pri la temo de inkluziveco kun envolviĝo de la arta liceo "Edgardo Mannucci" de Ankono.