Verkoj

Malkovru nian tutan kolekton foliumante tra la spacoj aŭ laŭ tipo

Greko-romia ĉambro

La ekspozicia vojo, atingebla de la korto de la Komplekso, ampleksas du etaĝojn kaj prezentas pli ol 200 verkojn sur areo de 1500 kv. M.

Gipsaj kaj rezinaj muldaĵoj el originaldimensiaj kopioj de ĉefverkoj de klasika arto, de Helenujo ĝis Renesanco, dialogas kun arkitekturaj maketoj: la Diskoĵetanto, la Samotraca Venkantino, la Pozidono, la Melosa Venuso apudas la maketon de Partenono; la Kapitola Lupino kaj la romia portretarto apudas laŭvolumenan kaj sekcan modelon de Panteono. Oni daŭrigas tra la mezepoka verkaro, inter romaniko kaj gotiko ĝis Renesanco per la maketoj de la katedraloj Florenca kaj de sankta Petro, kaj, inter aliaj, per la potencaj verkoj de Mikelanĝelo: la “Pietà” de Sankta Petro kaj Rondanini, la medaljonoj Pitti kaj Taddei, la Moseo, la Davido kaj pli.
Sur la supra etaĝo estas aranĝitaj originalaj skulptaĵoj de nuntempa arto kun italaj kaj alilandaj reprezentantoj de figura kaj neformala arto, inter kiuj Giorgio De Chirico, Pietro Consagra, Arturo Martini, Marino Marini, Arnaldo Pomodoro, Valeriano Trubbiani, Edgardo Mannucci, Umberto Mastroianni, André Barelier, Alik Cavaliere, Pierre Carron, Pietro Annigoni, Francesco Messina, Vittorio Morelli, Floriano Bodini, Rosario Ruggiero, Sanzio Blasi, Loreno Sguanci, Giuliano Vangi, Bruno Ceccobelli, Girolamo Ciulla, Walter Valentini, Tiziana Felicioni, Roberto Papini, Sergio Zanni, Aron Demetz, Paolo Annibali, Felice Tagliaferri.

La kolekto, palpsente alirebla kaj ĝuebla, disponigas priskribojn en brajlo kaj pligrandigitaj literoj, kaj moveblajn podiojn kun ŝtupetaroj por esplorado de la plej altaj skulptaĵoj.

La 18-an de Decembro 2021 ni inaŭguris la Kolekton Dezajno: novan sekcion konceptitan laŭ la filozofio de Muzeo Homero, kiel lokon de plursensaj spertoj, kie konatiĝi kun 32 reprezentaj produktoj de la itala dezajno. Inter la produktintaj firmaoj: Anonima Castelli, Alessi, Artemide, Bialetti, Brionvega, Danese, Dainese, Fiam, Flos, Gufram, Guzzini, IFI, Kartell, Magis, Minerva, Olivetti, Pandora design, Piaggio, Tod’s, Siemens, Voiello, Zannotta.

Venonta etapo por nia kolekto: la definitiva aranĝo en la nunaj spacoj kun ĉirkaŭ 300 verkoj laŭ vojo noviga, plursensa kaj teknologie progresinta.