Muzeo Homero, en sia speco, estas unika en Italio kaj en la mondo

Logo de la iniciato Maratonarte

Ĝi ebligas al blinduloj konatiĝi, pere de la palpsento, kun la plej grandaj ĉefverkoj de la arto de ĉiuj tempoj.
Funkcianta ekde 1993, Muzeo Homero estas la sola ŝtata palpsenta muzeo en Italio kaj elstara modelo en la internacia panoramo de la kulturaj eblecoj por nevidantoj.
Ĝia baldaŭa translokigo en Komplekson Vanvitelli estos okazo por realigi kulturan medion unikan kaj ege novkonceptan, plivalorigante ĝian sciencan gravecon.

Muzeo Homero, en Ankono, redonas al tiuj, kiuj “vidas” per la manoj la rajton ĝui belecon!
Provizore lokita interne de lerneja komplekso, la Muzeo posedas kolekton de ĉ.200 verkoj, ampleksanta reproduktaĵojn de ĉefverkoj de la internacia athistorio, arkitekturajn maketojn en skalo, arkeologiajn trovaĵojn el la Nacia Arkeologia Muzeo de Markio, kaj gravan originalan kolekton pri moderna kaj nuntempa skulptarto.
Ĝi konsistigas do efektivan tridimensian artenciklopedion.
Teknologiaj instalaĵoj kaj didaktikaj helpiloj igas la ekspozician ejon memstare esplorebla ankaŭ fare de nevidantoj kaj malfortevidantoj.

En la jaro 2008 kompletiĝos la laboroj por la nova sidejo, situanta interne de Komplekso Vanvitelli (Mole Vanvitelliana), unika arkitekturaĵo projektita en la dek oka jarcento de Luigi Vanvitelli kaj dume fariĝinta la simbolo de Ankono.
Ĉi tie la Muzeo povos fine trovi taŭgan medion por la realigo de ekspozicia irvojo riĉa kaj kompleta, de medio alloga kaj teknologie avangarda, de ekspozicia aranĝo didaktike efika, aldone al la ebleco plie disvolvi la sistemon de la servoj por la publiko kaj de la eduka agado.

La kolektita monsumo estos utiligata por la baldaŭa kaj definitiva translokigo en Komplekson Vanvitelli, kie estas nun kompletigataj la restaŭraj laboroj komisiitaj de la Komunumo Ankono.

Priskribo de la projekto
La memstareco dum la vizito kaj la ĝueblo de la verkoj ekspoziciitaj en la Muzeo strikte dependas de la disponeblo de teknologiaj helpiloj, didaktikaj aparatoj kaj plurrimedaj sistemoj.
La teknologiaj instalaĵoj nun posedataj de la Muzeo (sistemo Walk Assistant) havas tamen praktikajn limigojn, ĉar ili estas nek plibonigeblaj nek plivastigeblaj.
La projekto antaŭvidas la realigon de teknologia sistemo ege novkoncepta kaj fleksebla, kapabla aŭtomate gvidadi viddifektitajn homojn (sed ankaŭ la normale vidantajn), disponigante al ili ĉu signalojn kaj donitaĵojn por la eltrovo de la utila vojo ĉu informojn pri la enhavo de la diversaj fakoj kaj pri la ekspoziciitaj verkoj.

Aliaj objektivoj de la projekto estas krome: la disvolvo de plurnivelaj kaj plurlingvaj enhavoj por aŭdo-vidaj gvidiloj, la realigo de palpsentaj didaktikaj helpiloj, la pliriĉigo de la informadikaj aparataro kaj programaro de la Centro por Dokumentado, kaj la realigo de plurrimedaj materialoj helpe al la vizitoj.

Por rekte subteni nian projekton aĉetu 3-eŭran “Gift Card” vendatan en aŭtoŝoseaj manĝejoj, en publikaj ejoj FIPE kaj en vendejoj Agip aliĝintaj al la iniciato.

Ĉiuj manieroj por subteni la sep projektojn promociatajn de Maratonarte
SMS:

SMS al la numero 48545 por donaci 2€ el kiu ajn poŝtelefono.
SMS al la numero 48558 por donaci 5 € (nur por Vodafone-klientoj).

Unicredit Banca:
Mondonacoj interrete per ajna kreditkarto.
Banka kreditigo al konto n° 10888810 ĉe ĉiuj filioj Unicredit.
Mondonacoj pere de la Bancomat-giĉetoj de Unicredit Banca.

Kreditkartoj:
El Italio vokante la senkostan numeron 800.199.949 de American Express, por doni vian kontribuaĵon per ajna kreditkarto.
El eksterlando vokante numeron +39.06.622.94.667.