Ekspozicio Ecce Homo

mostra ecce homo 2017

De Marino Marini al Mimmo Paladino
Figura skulptarto en la itala arto ekde la dua postmilito ĝis hodiaŭ.

de la 28-a de Oktobro 2016 ĝis la 7-a de Majo 2017
La Mole - Magazzino Tabacchi, ANCONA
Inaŭguro 27-an de Oktobro je 18.30

Zorge de Flavio Arensi

Pensita kaj konstruita por la gastiganta loko senigita je la aparatoj kiuj ĝin kaŝis, sed konservante la eluzitajn materialojn enkorpigitajn en la tempo, la ekspozicio ECCE HOMO trairas ejojn kiuj aspektas mirinde ambiguaj, kaj ebligas forti impresan fizikan sperton inter la solida vivo de la skulptaĵoj kaj la spacoj de Vanvitelli.

Temas pri granda ekspozicio, kun pli ol 40 verkoj lokitaj sur 1500 kv. M interne de la Komplekso, kiu markas la esencan ĉapitron de pli ampleksa projekto, destinita fari el ĝi Kklturan sistemon kapablan gastigi produktadon, formadon, programadon kaj ekspoziciadon kulturan kaj artan.

La projekto naskiĝinta de Comune di Ancona kaj Fondazione Cariverona trovas en Ecce Homo sian momenton de konkreta kaj grava starto kun grandinteresa fokuso sur la hodiaŭa rolo de skulptarto kaj, pli vastasence, sur la krea rilato inter homo kaj materio. Kune kun Civita Mostre kaj Fondo Mole Vanvitelliana, estas en la organizo ankaŭ la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, indikanta novajn lingvaĵojn kaj procedurojn en alirebleco kaj artĝuado.

La ekspozicio celas organizi irvojon interne de la vasta scenaro de la itala skulptarto, proponante kelkajn el la elstaraj ĉefroluloj karakterizintaj ĝian disvolviĝon, aparte koncerne esploradon pri la homo, pli ol ĝian figuradon.

Temas pri projekto kiu, ekde Marino Marini (kiel eĥo de fondanta turniĝo de nova lingvaĵo Signita de Arturo Martini, L'amplesso (La kuniĝo) ĝis
Mimmo Paladino kaj la plej lastaj aŭtoroj, celas interrilatigi skulptarton kaj la renovigitan spacon de la Komplekso, kie la aranĝo de arkitekto Andrea Mangialardo provas krei etajn kurtajn cirkvitojn vidajn kaj rilatajn inter verkoj apudmetitaj ne laŭ historia periodo, ed laŭ tema afineco.

El tio rezultas vojaĝo inter malsamaj stiloj, materialoj kaj vidaĵoj instigantaj la vizitanton ne tiom koncentriĝi pri la aparta aŭtoro aŭ pri la kultura situacio, kiom pri la kompreno de la senco de la homa estaĵo en la nuna tempo. Ĉu pro la ŝtonoj de Fausto Melotti (La disputa dei sette savi di Atene (Disputo de la sep Atenaj saĝuloj), unuafoje ekspoziciitaj ekster Milano kie ili estis konceptitaj kaj lokitaj, ĉu pro la klasikeco de Francesco Messina (Ritratto di alfonso Gatto, nudo Portreto de A. G., nudo), ĝis la intervenoj de la plej junaj, el kiuj Velasco Vitali, Paolo Schmidlin, Pietro Ruffo, Donato Piccolo, Fabio Viale kaj Massimo Pelletti, kio elfundiĝas estas la senco de ĉeesto en la mondo, sed eĉ ĝia manko. En la du gravaj instalaĵoj de Gino Marotta (Mare Artificiale (Artefarita maro) kaj Pioggia Artificiale (Artefarita pluvo) efektive la publiko fariĝas protagonisto de emocia sperto pludaŭranta en la metamorfozo de Apolono kaj Dafno de Alik Cavaliere, unuafoje prezentata post restaŭrado.

Multaj kuriozaĵoj karakterizas la ekspozicion, kiel la repreno de kelkaj skulptaĵoj kaj aŭtoroj Kiuj retrovas ĉi tie kritikan centron en la panoramo de itala kaj eŭropa arto, inter kiuj Augusto Perez (Ermafrodita, Testa d'uomo (Homa kapo) aŭ la du malgrandaj bronzaĵoj de Marino Marini, unuafoje disponigitaj de la kolektantoj post la gravaj ekspozicioj de la Sesdekaj jaroj. Ankaŭ la ankonano Valeriano Trubbiani prezentiĝas per du el siaj plej intensaj kaj malmulte videblaj instalaĵoj (Le morte stagioni (Mortintaj sezonoj) kaj Ractusractus) relokitaj ĉi tie, sed ĉeestas ankaŭ la ceramikaĵoj de Giosetta Fioroni, Aldo Mondino, Luigi Ontani rakontantaj – kun tiuj de Lucio Fontana, Aligi Sassu kaj Agenore Fabbri – Pri la centra lokiĝo de tiu materialo en la lingva sistemo de artoj. Kompletigas la viziton kelkaj ĉefverkoj el la kolekto de Fondazione Domus, kiel Geremia kaj Profeta de Mirko Basaldella, Tebe distesa nell'ovale (Tebo kuŝanta en ovalo) de Giacomo Manzù aŭ la granda bildo-skulptaĵo dediĉita al Van Gogh de Enzo Cucchi, Van Gogh respira (V. G. spiras).

KONCEPTADO KAJ ANTAŬENIGO
Comune di Ancona, Fondazione Cariverona.

ORGANIZADO KAJ MASTRUMADO
Civita Mostre, Fondo Mole Vanvitelliana, Museo Tattile Statale Omero - OPERA Società Cooperativa Sociale ONLUS kaj CoopCulture.

CREDITS
Zorganto: Flavio Arensi. Aranĝo: Andrea Mangialardo. Gazetara Oficejo: Gabriella Papini. Media Partner: Tonidigrigio. Social Media Team.

KUN PATRONADO KAJ KONTRIBUO DE
Regione Marche, Fondazione Domus, Fondazione Marche Cultura, Università Politecnica delle Marche.

KUN KONTRIBUO DE
Ancona Ambiente, Coltorti, GGF Group, Gruppo Filippetti, iGuzzini, Marche Maravilla, Seeport Hotel, The Hive, WeBoxStudio.

GAZETARA OFICEJO
Gabriella Papini por Fondo Mole Vanvitelliana
Tel. 071 200648 - poŝtel. 3475080306-3338358071
Retpoŝto: cultura@gabriellapapini.com

Barbara Izzo_Arianna Diana, Civita
Tel. 06 692050220/258;
Retpoŝto b.izzo@operalaboratori.com

Comune di Ancona
Federica Zandri 0712222321 federica.zandri@comune.ancona.it
Rosanna Tomassini 0712222316 rosanna.tomassini@comune.ancona.it

Info

Banchina Giovanni da Chio 28 60121 - Ancona. Tel. +39 071 2225038 Cell. +39 333 9357454 (aktiva nur dum ekspoziciaj vizithoroj) Retpoŝto: info@lamoleancona.it.

VIZITHOROJ
Lunde fermite.
Marde / Merkrede laŭ antaŭmendo por grupoj kaj lernantaroj.
Ĵaŭde / Vendrede / Sabate 16:00 - 19:00 * Vendrede ĝis 22:00.
Dimanĉe 0:00 - 13:00 / 16:00 - 19:00.
Ekstraj malfermoj: 1-an de Novembro, 8-an de Decembro,
26-an de Decembro, 1-an de Januaro (nur 16:00 - 19:00), 6-an de Januaro,
25-an de Aprilo, dimanĉon kaj lundon de Pasko, 1-an de Majo, 4-an de Majo 10:00 - 13:00 / 16:00 - 19:00.
Fermite: 24-an, 25-an kaj 31-an de Decembro.

BILETOJ
Eniro: 8,00 eŭrojn. Rabatita eniro: 6,00 eŭrojn. Lasta eniro je 18.30.

RABATOJ
Mostra Steve McCurry, Arci Ancona, Arci nazionale, Ass. Commercianti C.so Amendola, Biblioteca Benincasa, Confcommercio Marche centrali, Coop Alleanza 3.0, FAI tutlanda, FAI urba, FAI JESI e Vallesina, Federalberghi ancona, Feltrinelli, Festival Corto dorico, Grotte di Osimo, Grotte di Camerano, Gulliver, Italia nostra loka, Italia nostra tutlanda, Libreria Ubik Senigallia, Mostra Il Caravaggio de Roberto Loghi, Mostra Stanze segrete Sgarbi, pli-ol-65-jaruloj, Recanati Casa Leopardi, Touring Club, malpli-ol-25-jaruloj, University Card Comune Ancona Univpm, Zucchero a Velò.

SENPAGE
14-jaruloj kaj malpli aĝaj, unu akompananto por ĉiu paganta grupo, handikapuloj kaj ties akompanantoj, akredititaj ĵurnalistoj, profesiaj turismaj ĉiĉeronoj, ICOM-membroj.

De la9-a ĝis la 16-a de Aprile, pro la paska libertempo, la ekspozicio Ecce homo estas senpage vizitebla por Erasmus-studentoj kaj iliaj familioj.

GVIDATAJ VIZITOJ KAJ DIDAKTIKAJ LABOREJOJ
La edukajn servojn prizorgas la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero pere de la
Teamo de OPERA Società Cooperativa Sociale ONLUS.
Antaŭmendo deviga por ĉiu aktivado.

KOSTOJ
Gvidata vizito aŭ didaktika laborejo por lernantaroj:
Eniro al la ekspozicio estas senpaga.
Kosto: po 3,50 eŭrojn por lernantj. Senpage por docentoj,ĵandikapuloj kaj ties akompanantoj.

Gvidata vizito por plenkreskuloj, grupoj kaj handikapuloj:
Rabatita eniro al la ekspozicio + gvidata vizito: 10 eŭrojn.
Rabatita eniro al la ekspozicio + gvidata vizito por grupoj (minimume 10-homaj): 9,50 eŭrojn.
Eniro al la ekspozicio + gvidata vizito por handikapuloj kaj ties akompanantoj: senpage.

POR ANTAŬMENDOJ
Museo Tattile Statale Omero - Mole Vanvitelliana. Cell. 3339357454 (attivo solo in orario mostra) - Telefono 0712811935 Retpoŝto: didattica@museoomero.it