Ekspozicio “Renesanco Trans bildoj”

Il Rinascimento oltre l'immagine (Renesanco Trans bildoj)
Donatello, Verrocchio, Della Robbia, Veronese, Giambologna kaj la grandaj majstroj de la Renesanco
Trezoroj de la kolekto Bellini neniam tiel viditaj antaŭe

4-a de Julio – 4-a de Oktobro 2015
Museo Tattile Statale Omero
Mole Vanvitelliana, Ancona
Ekspozicio unika pro la valoro de la verkoj kaj la escepta ĝua sperto

La ekspozicio prezentas originalajn verkojn de grandaj majstroj de la Renesanco apartenantajn al familio Bellini, dinastio de florencaj kolektantoj dum pli ol ses jarcentoj.

De la renkontiĝo inter Aldo Grassini, prezidanto de Muzeo Homero, kaj Luigi Bellini startis projekto por krei lokon kie ree vivi tiun periodon de senegala brilo.

Ekspozicio kun altvaloraj renesancaj verkoj kaj kun aldonvaloro: ebleco percepti ilin ne nur per la bildoj, utiligante ĉiujn sensojn en aranĝo, zorge de Massimiliano Trubbiani, kun tiutempaj bonodoroj kaj muzikaĵoj, lasanta al la mano la eblon palpi tiujn marmorojn, tiujn bronzaĵojn, tiujn lignaĵojn, tiujn terakotojn aldonante emociojn al emocioj.

Ne preterlasendaj, unuafoje en Ankono, la junaĝaj nekonataj verkoj de Donatello "Madonna con Bambino" (Madono kun infano), polikromia terakoto karakterizata de forta esprimivo de vizaĝoj tipa de la debutanta artisto, kaj de Verrocchio, "Testa di Cristo" (Kapo de Kristo), terakoto grandpatosa en la dolora esprimo de Kristo, furoranta en la eŭropa ikonografio ekde la dua duono de la dekkvara jarcento.
Admirindaj ankaŭ la purblankaj ceramikaĵoj de familio Della Robbia, la viveca "San Giovannino Benedicente" (S. G. benanta) kaj la ĉarma "Dovizia" (Abundo); la "Coppia di Putti" (du infanetoj) de Baccio Bandinelli, ne forgesante La pentraĵon de Paolo Veronese "Trasfigurazione di Cristo" (Transfiguriĝo de Kristo). En la ekspozicio ankaŭ pli antikvaj verkoj, kiel tre rara benanta Kristo de la dekdua jarcento el polikromia ligno.

La katalogo, aĉetebla en la ekspozicio kaj en la librejoj Feltrinelli, enhavas bildojn kaj detalajn teknikajn slipojn de ĉiuj verkoj, kun tekstoj de Aldo Grassini kaj Luigi Bellini, el kiuj la subaj eltiraĵoj.

"Dudek unu skulptaĵoj kaj kvar pentraĵoj povas doni al ni specimenon de la brila civilizo kiu, moviĝante el Italujo, konkeris la eŭropajn popolojn kaj fiksis la estetikajn normojn de periodo kiu kultis belecon. Tio eblis danke al renkontiĝo kun alitempa persono, tiu Luigi Bellini Posedanta tian kolekton de ĉefverkoj akiritaj de lia familio dum sesjarcenta tempodaŭro, ke en lia florenca palaco de la dekkvina jarcento oni rememoras la pompon de malprroksima epoko, kiam riĉabundo kuniĝis kun beleco kaj povo ŝatis
elmontri sin per la brilego de la belaj artoj"– komentas Grassini.

Luigi Bellini substrekas la gravecon de la komenco de tute noviga projekto:
"Post konfrontiĝo kun Aldo Grassini, ni sentis kune la preman neceson redukti la distancojn apartigantajn artojn disde homoj, proksimigante homojn al artverkoj, startigante inter ili la eblon de dialogo per ĉiuj kvin sensoj. Senti verkon: tio fariĝis la fil rouge kiuj pelis nin kunlabori en komuna projekto. Ĉiuj havu la eblon senti artverkojn kaj ekskuiĝi per la vibroj, kiujn la ĉizilo de la skulptisto aŭ la peniko de la pentristo enpremis en ilin. Ĉiuj, precipe tiuj kiuj vivas malavantaĝon forigantan la ĝuadon de efektiva vidado, sed povas bildigi al si tiun intelektan kaj emocian."

La ekspozicio estas iniciatita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj de Privata Muzeo Bellini, sub alta patroneco UNIPAX, kunlabore kun
Associazione Per il Museo Tattile Statale Omero ONLUS, Comune di Ancona, Servizio Civile Regionale, Garanzia Giovani.

Informoj

MUSEO TATTILE STATALE OMERO
Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28 - 60121 Ancona
tel. 071 2811935 – voĉa retejo 800 20 22 20
www.museoomero.it - info@museoomero.it

Vizithoroj
4-a de Julio – 15-a de Septembro 2015
de mardo ĝis vendredo 18 - 22, sabate kaj dimanĉe 10 - 13 / 18 - 22
16-a de Septembro – 4-a de Oktobro 2015
de mardo ĝis vendredo 16 - 19 dimanĉe 10 - 13 / 16 - 19
Ekstra malfermo laŭ antaŭmendo por grupoj
Ĉiujn merkredojn ekde la 15-a de Julio ĝis la 19-a de Aŭgusto
Ekstra malfermo ĝis la 24-a horo por Sensi d'estate.
fermite: lunde kaj la 15-an de Aŭgusto.

Enirbileto
plena: 6 eŭrojn
rabatita: 5 eŭrojn pli-ol-65-jaruloj kaj anoj de grupoj pli minimume dek-homaj
Superrabatita: 3 eŭrojn 6-19-jaruloj, universitataj studentoj (kun legitimiloo) kaj spektantoj de Sensi d'estate 2015
senpaga: 0-6-jaruloj, unu akompananto por ĉiu grupo, handikapuloj kaj ties akompanantoj.
Gvidataj vizitoj por grupoj kaj lernejoj (minimume 10 homoj) zorge de la Edukaj Servoj de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero. Antaŭmendo deviga.
Kosto: po 3 eŭrojn, escepte de lernejoj, handikapuloj kaj ties akompanantoj.
Tel. 071 28 11 935 (Manuela Alessandrini - Francesca Graziani).