Ekspozicio Mimmo Paladino kaj junaj artistoj

mostra arteinsieme 2017

Inaŭguro sabaton la 27-an de Majo je 11,30
27 Majo - 9 Julio 2017
Sala Boxe, Mole Vanvitelliana, Ancona

Figuraj artoj
Muziko
Specialaj Libroj

Reklam-atestantoj de la Bienalo
Mimmo Paladino - Salvatore Accardo

Ekspoziciataj la "Testimoni" (Atestantoj) de Mimmo Paladino, kvar imponaj bronzaĵoj, figuroj hieratikaj kaj misteraj, kapablaj esprimi la magian esencon de la homaro, elvokante mitan pasintecon trairantan malsamajn kulturojn kaj identecojn.
Apud la verkoj de la Transavangarda majstro la laboroj de finalistoj de la tri Konkursoj de Biennale Arteinsieme Figuraj Artoj - Muziko – specialaj Libroj.

Figuraj Artoj

Verkoj de dek ses studentoj de Artaj Liceoj kaj Belartaj Akademioj inspiritaj de la poetiko de majstro Paladino kaj karakterizitaj de multeco kaj diverseco de materialoj kaj elstarigantaj plastikecon kaj palpsentecon de formoj.

Muziko

Kvin aŭdaj instalaĵoj ĉe kiuj legi la notojn aŭ aŭskulti la registraĵojn de muzikaĵoj realigitaj de studentoj de konservatorioj kaj muzikaj liceoj.
Originalaj komponaĵoj por violono kaj heterogena muzikistaro inspiriĝantaj al la klasika repertuaro por violono, instrumento de majstro accardo.

Specialaj Libroj – novaĵo de la VII aranĝo de la Bienalo

Dek du plursensaj libroj realigitaj de unuagradaj lernejoj kaj de duagradaj lernejoj de unua grado, el kiuj ok inspiritaj de la verkoj de Paladino kaj kvar inspiritaj de violono.
La lernantoj elpensis la rakontojn, transskribitajn ankaŭ brajle, kaj ilustris ilin per palpeblaj bildoj.

Sabaton la 27-an de Majo, dum la inaŭgura festo kun pli ol 200 knaboj el la tuta Italujo, oni transdonis al la studentoj finalistoj la atestaĵojn de partopreno kaj oni premiis per stipendio la gajnintojn de la tri sekcioj de Concorso Arteinsieme: por Figuraj Artoj Emanuele Cillaroto de IIS "Vincenzo Ragusa - Kiyohara - Parlatore" el Palermo kun la skulptaĵo "Dentro la montagna di sale" (Ene de la salmontaro); por Muziko Salvatore Passantino de la Ŝtata Muzika Konservatorio "V. Bellini" de Palermo kun Fire Symphony; por Specialaj Libroj "La sinfonia dell’amicizia" (simfonio de amikeco) de Direzione Didattica Primo Circolo Cava de' Tirreni, plesso "Don Bosco" (klasoj I A, I C, II E, III A, V B, V D ) kaj "Questo è il mio sole" (Tiu estas mia suno) De la klaso II media (sepa lerneja jaro) sekcioj ABCD de Scuola Italiana Cristoforo Colombo de Bonaero. Speciala mencio por integriĝo kaj alirebleco al "Il cavallo con gli stivali" (La bothava ĉevalo) de Valeria Mazzoleni, klaso III, kaj Mohamed Gueye, klaso V de Istituto Comprensivo "Ponte San Pietro", Bergamo.

Iniciatintoj kaj organizintoj de la ekspozicio: Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj TACTUS Centro per le Arti Contemporanee, la Multisensorialità e l'Interculturalità
Kunlabore kun: Ministero dei Beni e delle Attività Culturali e del Turismo pere de Direzione Generale Educazione e Ricerca - Servizio I, Ufficio Studi - Centro per i Servizi Educativi del Museo e del Territorio (Sed) kaj la Direzione Generale arte e architettura contemporanee e periferie urbane kaj la Direzione Generale Musei - Servizio II - Gestione e Valorizzazione dei Musei e dei Luoghi della Cultura
Ministero dell'Istruzione, dell'Università e della Ricerca
Liceo Artistico "Edgardo Mannucci" de Ankono
Comune di Ancona
Società Cooperativa Opera
Servizio Civile Nazionale
Associazione Per il Museo Tattile Statale Omero ONLUS

Informoj

Senpaga eniro
Vizithoroj: de mardo ĝis sabato 16 - 19; dimanĉe kaj festotage 10 - 13 kaj 16 - 19.
Retpoŝto: arteinsieme@museoomero.it Tel. 0712811935
FB Biennale Arteinsiemearteinsieme