Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Sensoj en Somero 2019

locandina

XVIII ARANĜO – PLURSENSAJ IRVOJOJ DE ARTO TEATRO MUZIKO ODOROJ KAJ GUSTOJ
Ĉiujn Merkredojn ekde la 17-a de Julio ĝis la 21-a de Aŭgusto 2019

SPEKTAKLOJ

  • Merkredon la 17-an de Julio je 21.30 h.
    NAPOLIDO
    Muzika rakonto ĉerpanta inspiron en la libro titolita ĝuste Napolido (Napolide) verkita de Erri de Luca kaj interpretita de Iaia Forte. La muzikaĵojn ludos la grupo Anèma. Vojaĝo tra la belaĵoj kaj la kontraŭdiroj de popolo unika en la mondo. 
  • Merkredon la 24-an de Julio je 21,30 h.
    STEP ON BRODWAY
    Dudek estas la artistoj de la Kompanio Step kiuj kantas, dancas kaj interpretas la kanzonojn de la plej belaj kaj konataj muzikaloj de Brodway: “Chicago”, “Grease”, “Panjo mia”, “La belulino kaj la besto” kaj multaj aliaj, por vespero dediĉita al amuziĝo. 
  • Merkredon la 31-an de Julio je 21,30 h.
    CATERINA MURRI, EBURA FOLIO DE LA NOKTO

    La aktorino Stefania Terrè interpretas Katerinan, eklektikan personon kiu prirakontas sin mem en maniero sincera kaj ironia. Reĝisorado de Antonio Lovascio kaj muzika akompano de la Gershwin Quintet. 
  • Merkredon la 7-an de Aŭgusto je 21,30 h.
    LIRIKO SUB LA STELOJ
    Tatiana Vanderlei – sopranulo
    Max Jota – tenorulo
    Silvia Ercolani – majstro akompananto
    Kunlabore kun la Amikoj de Liriko “Franco Corelli” de Ankono, la kutima koncerto regalos per vespero prezentanta la plej famajn operajn ariojn en la plenumo de eksterordinaraj artistoj. 
  • Merkredon la 14-an de Aŭgusto je 21,30 h.
    LA LEGENDO DE LA PIANISTO SUR L’OCEANO

    La legado – koncerto far Luca Talevi kaj Federico Paolinelli de “La legendo de la pianisto sur l’oceano” situas mezvoje inter teatra versio kaj efektiva koncerto. La sintezo farita el la filmo de Tornatore kaj la belegaj muzikaĵoj de Morricone fariĝas spektaklo ĝuenda per unu spiro. 
  • Merkredon la 21-an de Aŭgusto je 21,30 h.
    ANKONAJ TRAVOJAĜOJ

    Rodolfo Bersaglia proponas vojaĝon tra la tempo kiu pritraktas en rakonta tono la moviĝojn de artistoj en la teritorio de la Ankona markio. De Olivuccio ĝis Lorenzo Lotto, la vojaĝantoj de arto kiu pasis tra Ankono, tie realigante la verkojn kiuj konsistigas ĝian muzean trezoron.

LA APERITIVOJ DE MICA MOLE h. 18

Ekde la 18-a eblas gustumi la bonegajn vespermanĝaj aperitivoj ĉe Mica Mole, nova trinkejo de la Korto, kiun mastrumas la Sociala Kooperativo “Lavoriamo Insieme” (“Ni laboru kune”) el Loreto. Antaŭmendoj ĉe l’ numero 335 65 99 295.

ARTO

Malfermitaj kaj viziteblaj la salonoj de Muzeo Homero kaj la ekspozicio “RABARAMA kaj la junaj artistoj” ekde h. 21 ĝis h. 24 en la tagoj de la aranĝo.
Estas ekspoziciataj karesendaj skulptaĵoj, tuŝlibroj kiujn oni devas foliumi kaj aŭskultendaj komponaĵoj: verkoj de Rabarama kaj la elektitaj ellaboraĵoj de la studentoj partoprenintaj en la bienalo “Artinsieme” (“Artokune”), ĉerpante inspiron ĉe la skulptistino kaj ĉe majstro Michele Mariotti.

Info

La spektakloj okazas subĉiele, en la korto de Komplekso Vanvitelli: sidlokoj estas limigitaj (antaŭmendoj akceptataj nur por homoj kun handikapo). Kaze de pluvo la spektakloj okazos ĉe Auditorium “O. Tamburi” – Mole Vanvitelliana, Ankono. Samkiel en pasintaj jaroj nia publiko povos subteni la Asocion “Per il Museo Tattile Statale Omero Onlus”.
La aranĝon Sensoj en Somero 2019 realigis la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kunlabore kun Comune di Ancona – La Mole Ancona, Opera Società Cooperativa, Associazione “Per il Museo Tattile Statale Omero” ONLUS kaj kun la kunlaboro de la volontuloj de la Nacia Civila Servo.

Libera aliro al la Muzeo kaj al la Ekspozicio

Vizittempoj en Julio kaj Aŭgusto
mardon, merkredon, ĵaŭdon kaj sabaton 17-20
vendredon, dimanĉon kaj festotagojn 10-13 kaj 17-20
Ĉiam vizitebla en la merkredoj de “Sensoj en Somero” ekde 21 ĝis 24.

Senpagaj gvidataj vizitoj en la ekspozicio ĉiutage je la 18-a h.
Gvidataj vizitoj al la Muzeo laŭ mendo: po 4,00 eŭroj; grupoj (minimume 10 homoj) po 3,70 eŭroj.
Senpage por: infanoj de 0- ĝis 4-jaraj, handikapuloj kaj ties akompanantoj.

Lasta eniro 30 minutojn antaŭ la fermo.

Museo Tattile Statale Omero – Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28
60121 Ancona
Tel. + 39 071.2811935
Retpoŝto info@museoomero.it

Ekspozicio “RABARAMA kaj junaj artistoj”

1-a de Junio – 1-a de Septembro 2019
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero
Inaŭguro la 1-an de Junio je la 11-a horo
Senpagaj gvidataj vizitoj ĉiutage je la 18-a horo

Atinginte sian VIII aranĝon, Biennale Arteinsieme restas fekunda grundo por kreivo, inkluzivo kaj antaŭenigo de junaj artistoj.

Ĉijare estas ekspoziciataj skulptaĵoj de Rabarama kune kun la finalistaj verkoj de la nacia konkurso Biennale Arteinsieme. Adresite al la lerneja medio kaj dividite en tri kategoriojn – Figuraj artoj, Specialaj libroj kaj Muziko – la konkurso celas plifaciligi la lernejan kaj socian integriĝon de homoj kun handikapoj aŭ kun malavantaĝo pro sia deveno el aliaj kulturoj.
Unika sperto por la knaboj dividi la ekspozician spacon kaj konfrontiĝi kun nuntempa artistino.

En la fokuso estas ĉiam la homa figuro, ĉiam senvesta kaj neniam nuda.
Paola Epifani, pseŭdonime Rabarama, kreas, skulptas, kolorigas kaj vivigas figurojn korpe klasikajn, kiujn unikigas maskita, tegita kaj tatuita haŭto.
Labirintaj desegnoj, interplektoj el literoj, ciferoj, alveoloj kaj simboloj
Faras el la korpoj iun nian alter ego.
Ilia haŭto estas tegaĵo kaj esenco, eksteraĵo kaj interno; la figuroj estas vestitaj per seninterrompa fantazio, ne ŝanĝas la motivon senŝanĝe ripetiĝantan sur la tuta korpo.
La senviv-rigardaj figuroj estas mergitaj en propra intima mondo esplorenda serĉe de la kialo de sia propra ekzisto.
Inspirite de la poetiko de la reklam-atestanta artistino, la studentoj de
Belartaj Akademioj, Institutoj de Arta Edukado kaj Artaj Liceoj realigis plursensajn skulptaĵojn, korpojn en intimaj kaj meditaj pozoj, entenantajn animojn en daŭra transformiĝo kaj interrilata kontakto, kiuj komunikas al ni la senton de nia unikeco kaj neimiteblo.
La ekspozicio perfekte prezentas bildon de la nuntempa homo, diserigita kaj nediserigebla, en senĉesa serĉado de tiu unueco kaj humaneco kiun la tuta mondo tiom multe bezonas.

La arto de Rabarama plektiĝis kun la fantazio de la plej junaj kiuj partoprenis en la konkurso Arteinsieme Libri speciali.
Haŭtaj ŝanĝiĝoj kaj internaj transformiĝoj, materialoj diversaj, linioj kaj interplektoj kuniĝas kun la rakontoj kreitaj de lernantoj de la Inkluzivaj Institutoj, realigintaj palpsentajn librojn ĝueblajn ankaŭ fare de la nevidanta publiko.

Igu viajn manojn vojaĝi sur paĝoj kiuj malkovrigos al vi nekutiman manieron por legi fabelojn.

Pri la kategorio Arteinsieme Musica ĉeestas aŭdaj kaj vidaj instalaĵoj
Kun la muzikaĵoj komponitaj de la studentoj pri la temo “orkestro”, inspiriĝante al Majstro Michele Mariotti, atestanto de la ĉijara aranĝo.
Ĉiuj muzikaj projektoj realigitaj de la studentoj de konservatorioj,
Superaj Muzikaj Institutoj, Muzikaj kaj Dancaj Liceoj, Muzikaj Lernejoj celas disvastigi la konon de la klasika kaj nuntempa muzika trezoro.

Kvalifikita komisiono elektis la dek plej bonajn verkojn en ĉiu kategorio
Kaj en la tago de la inaŭguro, sabaton la 1-an de Junio je la 11-a horo,
la prezidanto de Muzeo Homero kaj la atestant-artistino Rabarama proklamis la gajnintojn en la diversaj kategorioj.

La gajninta verko por figuraj artoj, kiu restos propraĵo de Muzeo Homero, titoliĝas “Natura umana” (Homa (aŭ humana) naturo); ĝin realigis Alessia Crema, studentino de Liceo Artistico “G. B. Ferrari” de Este (PaDovo).
La premion Arteinsieme MUSICA ricevis la komponaĵo Libertango: musica tangibile in movimento (tuŝebla moviĝanta muziko) – Pluraj klasoj, Liceo Statale Alberto Galizia, Nocera Inferiore.

Premiitaj ankaŭ la Specialaj Libroj.
Por la sekcio infanaĝo kaj unuagrada lernejo egalmerite
Il bosco di Alice (La arbaro de Alice) – infanoj grupo Leoni, Scuola per l’Infanzia R. Agazzi, Gorizia kaj Chiedimi perché sono felice (Demandu min kial mi estas feliĉa) – klaso IV A, Scuola primaria G. Rodari, Fano.
Por la Duagrada Lernejo la premiita Speciala Libro estas
Rabarama e Amarabrà… Ovvero il cammino verso le tre @… (R. kaj A. aŭ la marŝo direkte al la tri @) – Klasoj I kaj II, Scuola media G. Leopardi Pesaro.
En la ĉijara aranĝo oni distingis per Speciala Mencio la du librojn:
Le quatto stagioni (La kvar sezonoj) – pluriclasse Scuola Primaria, Ospedale Pediatrico Bambino Gesù, Roma; Magia tra le stelle (magio inter la steloj) – pluriclasse Scuola in Ospedale Coniglietti Bianchi, Perugia.

Rabarama kaj la arto de la propra memo

Mian poetikon naskas la volo kompreni la profundajn konektojn movantajn ne nur nian memon, sed ankaŭ la procezojn kaj energion kiuj kunligas nin unu kun la alia kaj fine kun malsamuloj. Mi startis ekde la homa korpo, ĉar ĝuste pere de nia korpo kaj nia haŭto, ujoj de nia animo, ni interkontaktiĝas kun aliuloj kaj kun ĉio nin ĉirkaŭanta; mi tamen taksis ĉiun viron, virinon, aŭ homecan estaĵon de mi kreitan kiel frukton de komplika genetika puzlo, biologia komputilo pelanta nin al antaŭdifinita destino.
Nia DNA difinas vojon, ankaŭ sub influo de tradicioj, kulturo kaj eduko, al kiu ni estas ligitaj kaj kiun ni devas obei. Bonŝance mia laboro donis al mi la eblon vojaĝi, kaj estis kontakto kun Oriento kaj ĝia riĉa kaj miljara kulturo kiu pelis min al serĉado de eskapejo el antaŭdestino. La filozofio ligita al “I-Ching”, el kiu mi ĉerpis novajn simbolojn por la haŭto de miaj kreaĵoj, donas al homo elekteblon, liberigante lin de antaŭdestino.
Tiu evoluo de mia esplorado kaj arta kaj persona pelis min al kreado de figuroj pli malfermitaj, esplorantaj ne nur sin mem sed ankaŭ la ilin ĉirkaŭantan mondon.
Mia tuta arto interligiĝas, krom al tio supredirita, ankaŭ kun miaj personaj travivaĵoj.
Modlado de argilo estas mia maniero komuniki kaj ofte transdoni pensojn aŭ emociojn, kiuj alie restus enfermitaj en mia memo.
Per la esplorado ligita al la korpa lingvaĵo mi komencis procezon de memkonsciiĝo, kiun espereble mi sukcesos enmeti ankaŭ en miajn kreaĵojn, por ke ili povu stimuli kaj konduki la ĝuanton en tiu malkovro de sia interna memo.
Mi volas deziri al ĉiuj partoprenontaj knaboj sukceson en la eltrovo de sia persona komunika metodo, kiu konduku ilin tra vojo de interna esplorado kaj kontakto kun la mondo por liberigi la propran memon, kiel nur arto povas ebligi.

Informoj

Senpaga eniro.

Vizithoroj en Junio kaj Septembro
De mardo ĝis sabato 16-19
Dimanĉe kaj festotage 10-13- kaj 16-19
1-an de Septembro 16-20

Vizithoroj en Julio kaj aŭgusto
De mardo ĝis ĵaŭdo kaj sabate 17-20
Vendrede, dimanĉe kaj festotage 10-13 kaj 17-20
Senpagaj gvidataj vizitoj ĉiutage je la 18° horo.
Lasta eniro 30 minutojn antaŭ la fermo

Museo Tattile Statale Omero – Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28, Ancona
arteinsieme@museoomero.it
#museoomero #biennalearteinsieme