Ekspozicio “RABARAMA kaj junaj artistoj”

Mostra "RABARAMA e i giovani artisti"

1-a de Junio – 1-a de Septembro 2019
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero
Inaŭguro la 1-an de Junio je la 11-a horo
Senpagaj gvidataj vizitoj ĉiutage je la 18-a horo

Atinginte sian VIII aranĝon, Biennale Arteinsieme restas fekunda grundo por kreivo, inkluzivo kaj antaŭenigo de junaj artistoj.

Ĉijare estas ekspoziciataj skulptaĵoj de Rabarama kune kun la finalistaj verkoj de la nacia konkurso Biennale Arteinsieme. Adresite al la lerneja medio kaj dividite en tri kategoriojn – Figuraj artoj, Specialaj libroj kaj Muziko – la konkurso celas plifaciligi la lernejan kaj socian integriĝon de homoj kun handikapoj aŭ kun malavantaĝo pro sia deveno el aliaj kulturoj.
Unika sperto por la knaboj dividi la ekspozician spacon kaj konfrontiĝi kun nuntempa artistino.

En la fokuso estas ĉiam la homa figuro, ĉiam senvesta kaj neniam nuda.
Paola Epifani, pseŭdonime Rabarama, kreas, skulptas, kolorigas kaj vivigas figurojn korpe klasikajn, kiujn unikigas maskita, tegita kaj tatuita haŭto.
Labirintaj desegnoj, interplektoj el literoj, ciferoj, alveoloj kaj simboloj
Faras el la korpoj iun nian alter ego.
Ilia haŭto estas tegaĵo kaj esenco, eksteraĵo kaj interno; la figuroj estas vestitaj per seninterrompa fantazio, ne ŝanĝas la motivon senŝanĝe ripetiĝantan sur la tuta korpo.
La senviv-rigardaj figuroj estas mergitaj en propra intima mondo esplorenda serĉe de la kialo de sia propra ekzisto.
Inspirite de la poetiko de la reklam-atestanta artistino, la studentoj de
Belartaj Akademioj, Institutoj de Arta Edukado kaj Artaj Liceoj realigis plursensajn skulptaĵojn, korpojn en intimaj kaj meditaj pozoj, entenantajn animojn en daŭra transformiĝo kaj interrilata kontakto, kiuj komunikas al ni la senton de nia unikeco kaj neimiteblo.
La ekspozicio perfekte prezentas bildon de la nuntempa homo, diserigita kaj nediserigebla, en senĉesa serĉado de tiu unueco kaj humaneco kiun la tuta mondo tiom multe bezonas.

La arto de Rabarama plektiĝis kun la fantazio de la plej junaj kiuj partoprenis en la konkurso Arteinsieme Libri speciali.
Haŭtaj ŝanĝiĝoj kaj internaj transformiĝoj, materialoj diversaj, linioj kaj interplektoj kuniĝas kun la rakontoj kreitaj de lernantoj de la Inkluzivaj Institutoj, realigintaj palpsentajn librojn ĝueblajn ankaŭ fare de la nevidanta publiko.

Igu viajn manojn vojaĝi sur paĝoj kiuj malkovrigos al vi nekutiman manieron por legi fabelojn.

Pri la kategorio Arteinsieme Musica ĉeestas aŭdaj kaj vidaj instalaĵoj
Kun la muzikaĵoj komponitaj de la studentoj pri la temo "orkestro", inspiriĝante al Majstro Michele Mariotti, atestanto de la ĉijara aranĝo.
Ĉiuj muzikaj projektoj realigitaj de la studentoj de konservatorioj,
Superaj Muzikaj Institutoj, Muzikaj kaj Dancaj Liceoj, Muzikaj Lernejoj celas disvastigi la konon de la klasika kaj nuntempa muzika trezoro.

Kvalifikita komisiono elektis la dek plej bonajn verkojn en ĉiu kategorio
Kaj en la tago de la inaŭguro, sabaton la 1-an de Junio je la 11-a horo,
la prezidanto de Muzeo Homero kaj la atestant-artistino Rabarama proklamis la gajnintojn en la diversaj kategorioj.

La gajninta verko por figuraj artoj, kiu restos propraĵo de Muzeo Homero, titoliĝas "Natura umana" (Homa (aŭ humana) naturo); ĝin realigis Alessia Crema, studentino de Liceo Artistico "G. B. Ferrari" de Este (PaDovo).
La premion Arteinsieme MUSICA ricevis la komponaĵo Libertango: musica tangibile in movimento (tuŝebla moviĝanta muziko) – Pluraj klasoj, Liceo Statale Alberto Galizia, Nocera Inferiore.

Premiitaj ankaŭ la Specialaj Libroj.
Por la sekcio infanaĝo kaj unuagrada lernejo egalmerite
Il bosco di Alice (La arbaro de Alice) – infanoj grupo Leoni, Scuola per l'Infanzia R. Agazzi, Gorizia kaj Chiedimi perché sono felice (Demandu min kial mi estas feliĉa) – klaso IV A, Scuola primaria G. Rodari, Fano.
Por la Duagrada Lernejo la premiita Speciala Libro estas
Rabarama e Amarabrà… Ovvero il cammino verso le tre @… (R. kaj A. aŭ la marŝo direkte al la tri @) - Klasoj I kaj II, Scuola media G. Leopardi Pesaro.
En la ĉijara aranĝo oni distingis per Speciala Mencio la du librojn:
Le quatto stagioni (La kvar sezonoj) - pluriclasse Scuola Primaria, Ospedale Pediatrico Bambino Gesù, Roma; Magia tra le stelle (magio inter la steloj) - pluriclasse Scuola in Ospedale Coniglietti Bianchi, Perugia.

Rabarama kaj la arto de la propra memo

Mian poetikon naskas la volo kompreni la profundajn konektojn movantajn ne nur nian memon, sed ankaŭ la procezojn kaj energion kiuj kunligas nin unu kun la alia kaj fine kun malsamuloj. Mi startis ekde la homa korpo, ĉar ĝuste pere de nia korpo kaj nia haŭto, ujoj de nia animo, ni interkontaktiĝas kun aliuloj kaj kun ĉio nin ĉirkaŭanta; mi tamen taksis ĉiun viron, virinon, aŭ homecan estaĵon de mi kreitan kiel frukton de komplika genetika puzlo, biologia komputilo pelanta nin al antaŭdifinita destino.
Nia DNA difinas vojon, ankaŭ sub influo de tradicioj, kulturo kaj eduko, al kiu ni estas ligitaj kaj kiun ni devas obei. Bonŝance mia laboro donis al mi la eblon vojaĝi, kaj estis kontakto kun Oriento kaj ĝia riĉa kaj miljara kulturo kiu pelis min al serĉado de eskapejo el antaŭdestino. La filozofio ligita al “I-Ching”, el kiu mi ĉerpis novajn simbolojn por la haŭto de miaj kreaĵoj, donas al homo elekteblon, liberigante lin de antaŭdestino.
Tiu evoluo de mia esplorado kaj arta kaj persona pelis min al kreado de figuroj pli malfermitaj, esplorantaj ne nur sin mem sed ankaŭ la ilin ĉirkaŭantan mondon.
Mia tuta arto interligiĝas, krom al tio supredirita, ankaŭ kun miaj personaj travivaĵoj.
Modlado de argilo estas mia maniero komuniki kaj ofte transdoni pensojn aŭ emociojn, kiuj alie restus enfermitaj en mia memo.
Per la esplorado ligita al la korpa lingvaĵo mi komencis procezon de memkonsciiĝo, kiun espereble mi sukcesos enmeti ankaŭ en miajn kreaĵojn, por ke ili povu stimuli kaj konduki la ĝuanton en tiu malkovro de sia interna memo.
Mi volas deziri al ĉiuj partoprenontaj knaboj sukceson en la eltrovo de sia persona komunika metodo, kiu konduku ilin tra vojo de interna esplorado kaj kontakto kun la mondo por liberigi la propran memon, kiel nur arto povas ebligi.

Informoj

Senpaga eniro.

Vizithoroj en Junio kaj Septembro
De mardo ĝis sabato 16-19
Dimanĉe kaj festotage 10-13- kaj 16-19
1-an de Septembro 16-20

Vizithoroj en Julio kaj aŭgusto
De mardo ĝis ĵaŭdo kaj sabate 17-20
Vendrede, dimanĉe kaj festotage 10-13 kaj 17-20
Senpagaj gvidataj vizitoj ĉiutage je la 18° horo.
Lasta eniro 30 minutojn antaŭ la fermo

Museo Tattile Statale Omero - Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28, Ancona
arteinsieme@museoomero.it
#museoomero #biennalearteinsieme