Sensoj en Somero 2019

locandina

XVIII ARANĜO - PLURSENSAJ IRVOJOJ DE ARTO TEATRO MUZIKO ODOROJ KAJ GUSTOJ
Ĉiujn Merkredojn ekde la 17-a de Julio ĝis la 21-a de Aŭgusto 2019

SPEKTAKLOJ

  • Merkredon la 17-an de Julio je 21.30 h.
    NAPOLIDO
    Muzika rakonto ĉerpanta inspiron en la libro titolita ĝuste Napolido (Napolide) verkita de Erri de Luca kaj interpretita de Iaia Forte. La muzikaĵojn ludos la grupo Anèma. Vojaĝo tra la belaĵoj kaj la kontraŭdiroj de popolo unika en la mondo. 
  • Merkredon la 24-an de Julio je 21,30 h.
    STEP ON BRODWAY
    Dudek estas la artistoj de la Kompanio Step kiuj kantas, dancas kaj interpretas la kanzonojn de la plej belaj kaj konataj muzikaloj de Brodway: "Chicago", "Grease", "Panjo mia", "La belulino kaj la besto" kaj multaj aliaj, por vespero dediĉita al amuziĝo. 
  • Merkredon la 31-an de Julio je 21,30 h.
    CATERINA MURRI, EBURA FOLIO DE LA NOKTO

    La aktorino Stefania Terrè interpretas Katerinan, eklektikan personon kiu prirakontas sin mem en maniero sincera kaj ironia. Reĝisorado de Antonio Lovascio kaj muzika akompano de la Gershwin Quintet. 
  • Merkredon la 7-an de Aŭgusto je 21,30 h.
    LIRIKO SUB LA STELOJ
    Tatiana Vanderlei - sopranulo
    Max Jota - tenorulo
    Silvia Ercolani - majstro akompananto
    Kunlabore kun la Amikoj de Liriko "Franco Corelli" de Ankono, la kutima koncerto regalos per vespero prezentanta la plej famajn operajn ariojn en la plenumo de eksterordinaraj artistoj. 
  • Merkredon la 14-an de Aŭgusto je 21,30 h.
    LA LEGENDO DE LA PIANISTO SUR L'OCEANO

    La legado - koncerto far Luca Talevi kaj Federico Paolinelli de "La legendo de la pianisto sur l'oceano" situas mezvoje inter teatra versio kaj efektiva koncerto. La sintezo farita el la filmo de Tornatore kaj la belegaj muzikaĵoj de Morricone fariĝas spektaklo ĝuenda per unu spiro. 
  • Merkredon la 21-an de Aŭgusto je 21,30 h.
    ANKONAJ TRAVOJAĜOJ

    Rodolfo Bersaglia proponas vojaĝon tra la tempo kiu pritraktas en rakonta tono la moviĝojn de artistoj en la teritorio de la Ankona markio. De Olivuccio ĝis Lorenzo Lotto, la vojaĝantoj de arto kiu pasis tra Ankono, tie realigante la verkojn kiuj konsistigas ĝian muzean trezoron.

LA APERITIVOJ DE MICA MOLE h. 18

Ekde la 18-a eblas gustumi la bonegajn vespermanĝaj aperitivoj ĉe Mica Mole, nova trinkejo de la Korto, kiun mastrumas la Sociala Kooperativo "Lavoriamo Insieme" ("Ni laboru kune") el Loreto. Antaŭmendoj ĉe l' numero 335 65 99 295.

ARTO

Malfermitaj kaj viziteblaj la salonoj de Muzeo Homero kaj la ekspozicio "RABARAMA kaj la junaj artistoj" ekde h. 21 ĝis h. 24 en la tagoj de la aranĝo.
Estas ekspoziciataj karesendaj skulptaĵoj, tuŝlibroj kiujn oni devas foliumi kaj aŭskultendaj komponaĵoj: verkoj de Rabarama kaj la elektitaj ellaboraĵoj de la studentoj partoprenintaj en la bienalo "Artinsieme" ("Artokune"), ĉerpante inspiron ĉe la skulptistino kaj ĉe majstro Michele Mariotti.

Info

La spektakloj okazas subĉiele, en la korto de Komplekso Vanvitelli: sidlokoj estas limigitaj (antaŭmendoj akceptataj nur por homoj kun handikapo). Kaze de pluvo la spektakloj okazos ĉe Auditorium "O. Tamburi" - Mole Vanvitelliana, Ankono. Samkiel en pasintaj jaroj nia publiko povos subteni la Asocion "Per il Museo Tattile Statale Omero Onlus".
La aranĝon Sensoj en Somero 2019 realigis la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kunlabore kun Comune di Ancona - La Mole Ancona, Opera Società Cooperativa, Associazione "Per il Museo Tattile Statale Omero" ONLUS kaj kun la kunlaboro de la volontuloj de la Nacia Civila Servo.

Libera aliro al la Muzeo kaj al la Ekspozicio

Vizittempoj en Julio kaj Aŭgusto
mardon, merkredon, ĵaŭdon kaj sabaton 17-20
vendredon, dimanĉon kaj festotagojn 10-13 kaj 17-20
Ĉiam vizitebla en la merkredoj de "Sensoj en Somero" ekde 21 ĝis 24.

Senpagaj gvidataj vizitoj en la ekspozicio ĉiutage je la 18-a h.
Gvidataj vizitoj al la Muzeo laŭ mendo: po 4,00 eŭroj; grupoj (minimume 10 homoj) po 3,70 eŭroj.
Senpage por: infanoj de 0- ĝis 4-jaraj, handikapuloj kaj ties akompanantoj.

Lasta eniro 30 minutojn antaŭ la fermo.

Museo Tattile Statale Omero - Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28
60121 Ancona
Tel. + 39 071.2811935
Retpoŝto info@museoomero.it