Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

XIII Semajno de Kulturo ĉe Muzeo Homero

Locandina Spettacolo teatrale

“Kulturo estas ĉies posedaĵo. Ankaŭ vi partoprenu!”

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero partoprenas ankaŭ ĉi-jare en la Semajno de Kulturo (de la 9-a ĝis la 17-a de Aprilo 2011) promociata de la Ministerio de la Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivado.
Atinginte la XIII aranĝon, la rendevuo celas transdoni amon al arto kaj favori novajn kulturajn spertojn per la konatiĝo kun la senlima itala arta posedaĵo, por vasta kaj kapilara partopreno sur la tuta teritorio, ĉefe fare de junaj generacioj.

Nia Muzeo ofertas tri gravajn rendevuojn en la semajno:

La 13-an de Aprilo 2011: Palpsenta vizito de la ekspozicio “Drivoj” ĉe Komplekso Vanvitelli de Ankono.

La ekspozicio, zorge de Nicoletta Frapiccini, proponas la verkojn de tri junaj ankonaj artistoj, Kane Caddoo, Gabriele Cesaretti kaj Marco Montenovi, kiuj interpretas la temon “drivo”, ĉiu en sia propra lingvaĵo kaj laŭ la individue plej grava signifo.
Muzeo Homero realigos la tiflodidaktikajn helpilojn (brajlaj informoj kaj paneloj, reliefa transkodigo de iuj verkoj); krome, la 13-an de Aprilo matene, Andrea Socrati intervenos en la kunveno “Muzea Edukado kaj Nuntempa Arto. Metodoj, strategioj, krizopunktoj” salono de Teatro delle Muse) kaj Massimiliano Trubbiani kunordigos en la posttagmezo je la 15.30 la palpsentan viziton de la ekspozicio “Drivoj” en ĉeesto de la artistoj. La vizito estas senpaga. Antaŭanonco deviga (tel. 071 28 11 935 – info@museoomero.it).

14-an kaj 15-an de Aprilo 2011: Nacia Kurso “Alirebleco al la muzeaj riĉaĵoj kaj arta kaj estetika edukado de viddifektitaj homoj”.

La kurso, atinginta sian okan aranĝon, estas dediĉita al la formigo de fakaj agantoj kaj docentoj. Ĉiuj informoj en la ligo fine de la paĝo.

17-an de Aprilo 2011, Teatraĵo “Lavoro? (Ma se) non vedo l’ora…”: posttagmeze je la 17.00, vespere je la 21.00.

De kaj kun la Teatra Grupo de la Itala Blindul-Unuiĝo, sekcio de Ankono. Reĝisoras Antonio Lovascio. Ĉefrolas Giulia Pagoni, Stefania Terrè, Barbara Roefaro. Post la sukceso ĉe la debuto, pasintan Marton, la teatraĵon oni ofertas en duobla ripeto, posttagmeza je la 17 kaj vespera je la 21, en la unika spaco de Muzeo Homero.

La teatraĵo, ne kompateme sed memironie, surscenigas tri malsamajn vojaĝojn en la mallumo de blindeco, tri virinojn, kiuj trovas la forton por pluiri, malgraŭ malfacilaĵoj, timoj kaj ĝenerala indiferenteco; tri virinojn kaj komunan celon: venki antaŭjuĝojn kaj vivi ĝisfunde sian vivon.
Tri historioj, kiuj per fantazio, rememoroj, kuraĝo kaj forto rakontas revojn, esperojn, belecon kaj multe, multe da eblecoj.

Teatra produktado de la kooperativa societo “Un Ponte tra Culture”, kunlabore kun UIC – sekcio de Ankono kaj la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kadre de la aranĝo “Rememoroj de Laboro”, projekto gajninta konkurson Cohabitat 2010 starigitan de Provinco Ankono.

Informoj kaj antaŭmendoj:

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.

Parizo, Honkongo, Ankono: 18 verkoj de Luvro al Muzeo Homero

Il soldato che tende l'Arco

Atingis Palpsentan Muzeon Homeron rekte el Honkongo 18 verkoj apartenantaj al la vojaĝanta ekspozicio “Le mouvement sculpté – skulptita movo” de Muzeo Luvro de Parizo.

La verkoj, kopioj kaj reliefaĵoj el gipso kaj rezino, de famaj skulptaĵoj ampleksantaj de la II jc. a. K. al la XIX p. K., respegulas la estetikajn ŝanĝojn en la eŭropa civilizo tra la jarcentoj kaj dividiĝas en kvin kategoriojn, montrantajn kvin diversajn movojn de la korpo: penado, kuro, danco, ripozo kaj falo. Inter la plej famaj: la Milono el Krotono, la Militisto Streĉanta Pafarkon, la Merkuro Liganta la Sandalojn, la Ribelanta Sklavo.

La ekspozicio, inaŭgurita en Parizo en 2008, ekde 2009 vojaĝis tra la azia kontinento gastiĝante en diversaj Tajvanaj kaj Ĉiniaj muzeoj por fine atingi en Italio la urbon Ankono, danke al la solida kunlaboro liganta Muzeon Homero kaj Muzeon Luvro.

Jam pasintece la du muzeoj fakte kunlaboris por diversaj iniciatoj Kiel la ekspozicio D’après l’Antique (gastigita en 2005 en Komplekso Vanvitelli), la projekto pri la “Dancanta Satiruso” de Mazara del Vallo (gastigita en 2007 ĉe Luvro en Parizo okaze de la ekspozicio dediĉita al Prasitelo).

Eksterordinara fakto estas, ke tiuj verkoj restos, laŭ akordo, dum 5 jaroj ĉe la Muzeo, sed tiu periodo estas plilongigebla kaj oni esperas, ke ili restos por ĉiam en Muzeo Homero.

Dokumenton

Italujo Kapmalsupre: laborejo por plenkreskuloj kaj infanoj

Locandina evento

Merkredon la 16-an de Marto de la 17.00 ĝis la 18.30 kaj ĵaŭdon la 17-an
Ankono, Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero partoprenas en la celebrado de la 150-jariĝo de la Italia Unueco per antaŭaranĝo dediĉita al familioj.

En la posttagmezo de merkredo la 16-an de Marto de la 17.00 ĝis la 18.30 kiel malfermo de la Blanka Nokto de Italia Unueco starigita de ANCI kaj organizita de Komunumo Ankono, infanoj kaj gepatroj estas invititaj partopreni en laborejo por kune modli kaj reelpensi nekutiman Italion, kiun oni ekspozicios.

Ĵaŭdon la 17-an de Marto (festotagaj vizithoroj: 16.00 – 19.30).

Informoj

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.

11-an de Marto: Knaboj de la eŭropa asocio Views International vizitis Muzeon Homeron

Vendredon la 11-an de Marto 2011

Proksimume 50 junuloj, inter kiuj nevidantoj, malfortevidantoj kaj akompanantoj, venintaj el 18 landoj de Eŭropa Unio vizitis ĉi-matene Muzeon Homeron.

La junuloj apartenas al la asocio “VIEWS International” kun sidejo en Lieĝo (Belgujo). En la lastaj tagoj (de la 9-a ĝis la 13-a de Marto) ili kunvenis, danke al projekto “Let’s Exchange! Internacia kunveno por viddifektitaj junuloj” ĉe “Oazo de Pollenza” (Provinco Macerata) por intense labori pri planado kaj programado de la asocia agado por la jaroj 2011 kaj 2012. Subtenis la projekton la programo “Aganta Junularo” de la Eŭropa Komisiono. Ebligis la eventon la sekcioj de Florenco kaj Macerata de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj, Mirko Montecchiani (UIC-prezidanto de Macerata kaj kunordiganto de la projekto) kaj la asocio “Cavallo a Dondolo” (Lulĉevalo) di Pollenza.

Lettura tattile opere
Lettura tattile
Lettura tattile