11-an de Marto: Knaboj de la eŭropa asocio Views International vizitis Muzeon Homeron

Vendredon la 11-an de Marto 2011

Proksimume 50 junuloj, inter kiuj nevidantoj, malfortevidantoj kaj akompanantoj, venintaj el 18 landoj de Eŭropa Unio vizitis ĉi-matene Muzeon Homeron.

La junuloj apartenas al la asocio "VIEWS International" kun sidejo en Lieĝo (Belgujo). En la lastaj tagoj (de la 9-a ĝis la 13-a de Marto) ili kunvenis, danke al projekto "Let's Exchange! Internacia kunveno por viddifektitaj junuloj" ĉe "Oazo de Pollenza" (Provinco Macerata) por intense labori pri planado kaj programado de la asocia agado por la jaroj 2011 kaj 2012. Subtenis la projekton la programo "Aganta Junularo" de la Eŭropa Komisiono. Ebligis la eventon la sekcioj de Florenco kaj Macerata de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj, Mirko Montecchiani (UIC-prezidanto de Macerata kaj kunordiganto de la projekto) kaj la asocio "Cavallo a Dondolo" (Lulĉevalo) di Pollenza.

Lettura tattile opere
Lettura tattile
Lettura tattile