XIII Semajno de Kulturo ĉe Muzeo Homero

Locandina Spettacolo teatrale

"Kulturo estas ĉies posedaĵo. Ankaŭ vi partoprenu!"

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero partoprenas ankaŭ ĉi-jare en la Semajno de Kulturo (de la 9-a ĝis la 17-a de Aprilo 2011) promociata de la Ministerio de la Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivado.
Atinginte la XIII aranĝon, la rendevuo celas transdoni amon al arto kaj favori novajn kulturajn spertojn per la konatiĝo kun la senlima itala arta posedaĵo, por vasta kaj kapilara partopreno sur la tuta teritorio, ĉefe fare de junaj generacioj.

Nia Muzeo ofertas tri gravajn rendevuojn en la semajno:

La 13-an de Aprilo 2011: Palpsenta vizito de la ekspozicio "Drivoj" ĉe Komplekso Vanvitelli de Ankono.

La ekspozicio, zorge de Nicoletta Frapiccini, proponas la verkojn de tri junaj ankonaj artistoj, Kane Caddoo, Gabriele Cesaretti kaj Marco Montenovi, kiuj interpretas la temon "drivo", ĉiu en sia propra lingvaĵo kaj laŭ la individue plej grava signifo.
Muzeo Homero realigos la tiflodidaktikajn helpilojn (brajlaj informoj kaj paneloj, reliefa transkodigo de iuj verkoj); krome, la 13-an de Aprilo matene, Andrea Socrati intervenos en la kunveno "Muzea Edukado kaj Nuntempa Arto. Metodoj, strategioj, krizopunktoj" salono de Teatro delle Muse) kaj Massimiliano Trubbiani kunordigos en la posttagmezo je la 15.30 la palpsentan viziton de la ekspozicio "Drivoj" en ĉeesto de la artistoj. La vizito estas senpaga. Antaŭanonco deviga (tel. 071 28 11 935 - info@museoomero.it).

14-an kaj 15-an de Aprilo 2011: Nacia Kurso "Alirebleco al la muzeaj riĉaĵoj kaj arta kaj estetika edukado de viddifektitaj homoj".

La kurso, atinginta sian okan aranĝon, estas dediĉita al la formigo de fakaj agantoj kaj docentoj. Ĉiuj informoj en la ligo fine de la paĝo.

17-an de Aprilo 2011, Teatraĵo "Lavoro? (Ma se) non vedo l'ora...": posttagmeze je la 17.00, vespere je la 21.00.

De kaj kun la Teatra Grupo de la Itala Blindul-Unuiĝo, sekcio de Ankono. Reĝisoras Antonio Lovascio. Ĉefrolas Giulia Pagoni, Stefania Terrè, Barbara Roefaro. Post la sukceso ĉe la debuto, pasintan Marton, la teatraĵon oni ofertas en duobla ripeto, posttagmeza je la 17 kaj vespera je la 21, en la unika spaco de Muzeo Homero.

La teatraĵo, ne kompateme sed memironie, surscenigas tri malsamajn vojaĝojn en la mallumo de blindeco, tri virinojn, kiuj trovas la forton por pluiri, malgraŭ malfacilaĵoj, timoj kaj ĝenerala indiferenteco; tri virinojn kaj komunan celon: venki antaŭjuĝojn kaj vivi ĝisfunde sian vivon.
Tri historioj, kiuj per fantazio, rememoroj, kuraĝo kaj forto rakontas revojn, esperojn, belecon kaj multe, multe da eblecoj.

Teatra produktado de la kooperativa societo "Un Ponte tra Culture", kunlabore kun UIC - sekcio de Ankono kaj la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kadre de la aranĝo "Rememoroj de Laboro", projekto gajninta konkurson Cohabitat 2010 starigitan de Provinco Ankono.

Informoj kaj antaŭmendoj:

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.